Leopold Infeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold Infeld

Leopold INFELD (naskiĝis la 20-an de julio 1898 en Krakovo, mortis la 15-an de januaro 1968 en Varsovio) – pola fizikisto teoriisto, aŭtoro de laboraĵoj pri ĝenerala teorio de relativeco, teorio de kampo kaj elektrodinamiko.

Leopold Infeld devenis de familio de judaj negociistoj. Li finis komercan lernejon, post kiu studis fizikon (komence malgraŭ volo de la patro) en Jagelona Universitato. En 1921 doktoriĝis sub scienca gvido de Władysław Natanson. En 1920 dum restado en Berlin li ekkonatiĝis kun Albert Einstein, partoprenis lekciojn de Max Planck kaj Max von Laue.

Post studoj instruis en judaj gimnazioj en Będzin, Konin kaj en Varsovio. Tiam li verkis siajn unuajn sciencajn laboraĵojn. Universitata asistanto iĝis nur post 8 jaroj — kiel mem asertis — pro sia juda deveno. En 1930 ekpostenis kiel asistanto en la katedro de Teoria Fiziko ĉe la Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo, kie poste habilitiĝis. En 1932 dum sia restado en Leipzig verkis du laboraĵojn, kiuj iĝis komenco de lia internacia kariero. En la unua (verkita kune kun nederlanda matematikisto Leenderf van der Waerden) disvolvis t.n. spinoran kalkulon ĝis formo ebliganta utiliĝi en la ĝenerala teorio de relativeco (van der Waerden pli frue enkondukis la kalkulon al la speciala teorio de relativeco). En la dua Infeld trovis formon de Diraka ekvacio en spactempoj de la ĝenerala teorio de relativeco.

Sekva etapo en lia scienca kariero estis dujara restado en la Universitato de Kembriĝo kiel stipendiisto de la Fondaĵo John D. Rockefeller. Tie li ekkonis Max Born. Rezulto de ilia komuna laboro estis ĝeneraligo de la klasika elektrodinamiko de James Clerk Maxwell]] tiameniera por ke estu ebla nelineara priskribo de elektromagneta kampo (tiel nomata nelineara elektrodinamiko aŭ elektrodinamiko de Born-Infeld). La teorio estis pera paŝo en la vojo al kvantuma elektrodinamiko.

Post forĵeto de lia kandidateco al posteno de profesoro en Vilno, en 1936 iĝis stipendiisto en la Institute for Advanced Study en Princeton komencante kunlaboron kun Albert Einstein. Rezulte de tiu kunlaboro estis laboraĵoj pri ekvacioj de movo en la ĝenerala teorio de relativeco (t.n. teorio de Einstein-Infeld-Hoffmann). Dum la dujara restado en Princeton Infeld kunlabore kun Einstein verkis libron "Evoluo de fiziko", kiu iĝis internacia furorlibro (dum 70 jaroj de sia apero ĝi atingis pli ol 200 eldonojn).

En 1938 iĝis profesoro de fiziko en la Universitato de Toronto en Kanado. Liaj laboraĵoj de tiu periodo koncernis relativan kosmologion kaj teorion de faktorigo (unu el solvo-metodoj de propra funkcio). En Toronto Infeld laboris ĝis 1950. Li devis forlasi Kanadon post kiam oni malprave akuzis lin pri kontaktoj kun komunistoj en Pollando kaj ebleco vendi al ili militistajn sekretojn (rilate al nukleaj armiloj).

En 1950 ricevis katedron de teoria fiziko en la Varsovia Universitato. Kune kun Wojciech Rubinowicz fondis la Instituton de Teoria Fiziko en la universitato. En 1952 iĝis membro de Pola Akademio de Sciencoj. En 1962 organizis en Varsovio sciencan konferencon pri progreso de fizika relativeco, en kiu aperis la plej eminentaj fizikistoj (i.a. Paul Dirac, Richard Feynman).

Bibliografio

Libroj de L. Infeld

  • The Evolution of Physics. The Growth of Ideas from the Early Concepts to Relativity and Quanta, (kune kun A. Einstein) Simon & Schuster i Cambridge University Press, 1938.
  • Whom the Gods Love. The Story of Evariste Galois, 1950.
  • Albert Einstein, Charles Scribner's Sons, New York 1950, wydanie polskie PWN, Warszawa 1956.
  • Motion and Relativity, (kune kun Jerzy Plebański), Pergamon, Oksford 1960.
  • Why I Left Canada, McGill-Queen's University Press, Montreal 1978.
  • Quest, Chelsea, New York 1980 (pierwsze wydanie 1965).

Verkoj pri L. Infeld Eryk Infeld, Leopold Infeld, serio: Polish men of science, PWN, Warszawa, 1978.

Eksteraj ligiloj