Leopold Okulicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Leopold Okulicki, pseŭdonomo Niedźwiadek (Urseto) (naskiĝis la 12-an de novembro 1898 en Bratucice, proksime al Bochnia, murdita la 24-an de decembro 1946 en sovetunia malliberejo Lubjanka en Moskvo) – brigada generalo de Pola Armeo, kunkreinto de SZP-ZWZ-AK (Servo al Venko de Pollando - Asocio de Armita Batalado - Enlanda Armeo), la lasta ĉefkomandanto de la Pola Enlanda Armeo.

Proceso kaj morto[redakti | redakti fonton]

Rezulte de provoko fare de NKVD marte 1945 li estis invitita de generalo Ivan Serov por politika paktado kune kun aliaj membroj de Registara Delegitaro kaj arestita kun aliaj 15 gvidantoj de la Landa Armeo kaj Subtera Ŝtato kaj forveturigita al Moskvo. Tie estis akuzita en falsigita proceso pri krimoj en malantaŭo de la soveta fronto en Pollando. La 21-an de junio 1945 estis kondamnita en fama proceso de dekses por 10-jara malliberiĝo, kio estis la plej alta puno inter akuzitoj. Dum la proceso li defendis la ideon de la varsovia ribelo kaj substrekis, ke bonaj rilatoj kun Sovetunio ne eblos sen respekto de la sendependeco de Pollando.

Post 1945 lia sorto estis nekonata. La 21-an de junio 1955 registaroj de Usono kaj Britio prezentis oficialajn diplomatiajn leterojn en Moskvo kaj Varsovio kun la demando pri sorto de la akuzitoj en la "proceso de dekses", kiuj ne revenis el Sovetunio. Responde oktobre 1955 kaj en 1956, la registaro de Sovetunio anoncis, ke Leopold Okulicki mortis en la malliberejo en Lubjanka la 24-an de decembro 1946 pro korinfarkto kaj paralizo, kaj lia kadavro estis bruligita. Informojn pri kaŭzo de la morto pridubigis Adam Bień kaj Antoni Pajdak, ankaŭ akuzitaj dum la proceso, asertante, ke Leopold Okulicki estis murdita. Ambaŭ aŭdis kiam L. Okulicki estis forkondukita de la celo n-ro 62 por ekzekuto dum la kristnaska vespermanĝo de 1946.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]