Leopold von Sonnleithner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold von Sonnleithner

Leopold Andreas Ignaz Sonnleithner, ekde 1828 Leopold Edler von Sonnleithner (naskiĝis la 15-an de novembro 1797 en Vieno; mortis la 3-an de marto 1873 samurbe) estis aŭstra juristo kaj grava persono en la viena muzika vivo.

Sonnleithner, kiu la 4-an de majo 1819 doktoriĝis pri jurscienco en Vieno, estis advokato kaj direktoro de la aŭstra ŝparbanko.

Kiel privatulo li estis same kiel lia patro aktiva membro de la Societo de Muzikamikoj en Vieno kaj fervora muzikkolektanto. Li estis persona amiko kaj mecenato de la vienaj komponistoj Ludwig van Beethoven kaj Franz Schubert same kiel de sia kuzo, dramverkisto Franz Grillparzer (1791–1872). Schubert (D921) kaj Grillparzer (teksto) dediĉis sian ihr serenadon „Zögernd leise“ al lia edzino Louise.

Bibliografio

  • Über Mozart's Opern aus seiner früheren Jugend. En: Cäcilia. kajero 94/1845 kaj kajero 98/1846, Eldonejo Schott, Majenco 1845/1846

Eksteraj ligiloj