Leopoldo Calvo Sotelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leopoldo Calvo-Sotelo)
Leopoldo Calvo Sotelo
Persona informo
Leopoldo Calvo-Sotelo Bustelo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1926 (1926-04-14)
en Madrido
Morto 3-an de majo 2008 (2008-05-03) (82-jaraĝa)
en Pozuelo de Alarcón
Mortis per korhalto vd
Tombo Q120228232 vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Politeknika Universitato de Madrido vd
Partio Unión de Centro Democrático vd
Subskribo Leopoldo Calvo Sotelo
Familio
Gefratoj Ana María Calvo-Sotelo Bustelo vd
Edz(in)o Pilar Ibáñez-Martín Mellado vd
Infanoj Víctor Calvo-Sotelo • Pedro Calvo-Sotelo Ibáñez-Martín vd
Parencoj José Ibáñez Martín • Mercedes Cabrera • Rafael del Pino • Rafael del Pino Calvo-Sotelo • Eva Piera • Ramón Bustelo González • Carlota Bustelo • Carlos Bustelo • Francisco Bustelo • José Calvo Sotelo vd
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero vd
Aktiva en StrasburgoBruseloMadrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopoldo CALVO SOTELO y Bustelo (naskiĝis la 14-an de aprilo 1926 en Madrido, mortis la 3-an de majo 2008 en Pozuelo de Alarcón, Madrido) estis hispana politikisto kaj Prezidanto de la Registaro de de Hispanio el februaro de 1981 al decembro de 1982. Kvankam li ne estis aristokrato dekomence, li ricevis titolon de Markizo kaj "Grande de España" inter aliaj.

Li devenis el familio de politikistoj, universitatano, doktoro, estrarano de diversaj entreprenoj, membro de la Parlamento de la reĝimo de Francisco Franco kaj ties ministro dum la 1970-aj jaroj je la fina epoko de la reĝimo, li iĝis grava membro de la partio UCD kiu iĝis unua pova partio dum kaj post la disfalo de la diktatoreca reĝimo. Kiam la Parlamento estis voĉdonanta la anstataŭon de la ĝistiama prezidento nome Adolfo Suárez por enirigi la prezidentecon de Calvo-Sotelo, okazis malsukcesa puĉo kiu intencis inversigi la transiron al demokratio kio estas konata kiel 23-F ĉar okazis la 23an de februaro de 1981. En 1982 li perdis la ĝeneralan balotadon kaj komencis la registado de la ĝistiama opozicianta partio PSOE.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]