Leopoldo la 2-a (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leopoldo la 2-a, denaske Louis Philippe Marie Victor de Saksio-Koburgo-Gotao (naskita la 9-an de aprilo 1835 en Bruselo; mortis la 17-an de decembro 1909) estis la dua Reĝo de la belgoj, ekde la morto de sia patro, Leopoldo la 1-a, la 10-an de decembro 1865, ĝis sia morto.

Leopoldo edziĝis al Maria Henrieto de Aŭstrio kaj havis kun ŝi kvar gefilojn:

  • Louise, 1858 - 1924
  • Leopold, 1859 - 1869
  • Stefanie, 1864 - 1944
  • Clementine, 1872 - 1955

Post mortiga akcidento de lia sola filo Leopold en 1869 lia frato Filipo iĝis tron-heredonto, sed ankaŭ li mortis, en 1905, antaŭ la reĝo. Tial posteulo de Leopoldo la 2-a iĝis lia nevo Alberto, filo de Filipo.

Leopoldo la 2-a havis la reputacion de elstara diplomato kaj negocisto; li iĝis konata precipe pro sia "privata" kolonio "Libera Ŝtato Kongo", kiun li en 1884 dekretis sia privata posedaĵo. En 1908 la belga registaro aneksis la ŝtaton kaj nomis ĝin Belga Kongo (nuna Demokratia Respubliko Kongo). En la intertempo Leopoldo riĉigis sin per eksporto de eburo kaj kaŭĉuko, por kio li establis teroran reĝimon kun sklaveco, forhako de manoj kaj kapumado. Varias la taksoj pri la nombro de viktimoj: La brita diplomato Roger Casement parolas pri 3 milionoj en 12 jaroj, Peter Forbath taksas minimume 5 milionojn, Adam Hochschild 10 milionojn, kaj laŭ Encyclopedia Britannica la loĝantaro malkreskis de 20 ĝis 30 milionoj al nuraj 8 milionoj.

Kvin tagojn antaŭ sia morto Leopoldo edziĝis kun baronino Blanche DELACROIX, kun kiu li jam havis du filojn, kiujn li preferis al la filinoj de sia unua edzino. Pro tio kaj pro lia krima ekspluatado de Kongo li tiutempe estis malŝatata de preskaŭ ĉiuj.

Antaŭe:Reĝo de la belgojPoste:
Leopoldo la 1-a18651909Alberto la 1-a

Ŝablono:LigoLeginda