Lepsika librofoiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
bunta ŝtuparo kun la foira emblemo en la "vitra halo" de la librofoiro
enira halo dum la librofoiro de 2006

La lepsika librofoiro - germane Leipziger Buchmesse - en la saksio urbo Lepsiko (Leipzig) laŭ la nuna stato estas la dua plej granda ĉiujara librofoiro de Germanio - post la frankfurta librofoiro. Krome apud la aŭtomobila foiro Auto Mobil International kaj la universala Mustermesse, kiu ekzistis en la periodo de GDR, do ĝis la reunuiĝo de Germanio en 1990, temas pri la plej konata foiro de la urbo Lepsiko. La foiro ĉiujare okazas meze de marto, en la urba foira halaro. Kiel unua granda priliteratura kunveno de la jaro ĝi estas la loko prezenti novajn printempajn eldonaĵojn en la germana kaj najbaraj lingvoj, kaj regule donas gravajn impulsojn por la librokomerco tiujara en Mezeŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lepsika librofoiro establiĝis komence de la 17-a jarcento. En 1632 la nombro de prezentitaj novaj libroj unuafoje superis tiun prezentitan en la frankfurta librofoiro - ĉiam poste la okcidenta konkurenca foiro en Frankfurto ĉe Majno estis la fokuso de komparo. Aparte en la 18-a jarcento la urbo Lepsiko kun siaj eldonejoj kiel tiu de Philipp Erasmus Reich kaj kun multaj librokomercejoj estis la centro de germanlingva librokomercado.

librokomercista domo en la tiutempa "hospitala strato" (nun "praga strato") ĉirkaŭ la jaro 1900

Ĝis la jaro 1945 la lepsika librofoiro havis la pintan pozicion kompare al la frankfurta, nur post tiam la frankfurta foiro transprenis la rolon de la ekonomie kaj kulture gvida ekspozicio. Sed ankaŭ en la periodo de GDR la lepsika librofoiro estis pli ol nur enlanda aŭ nur komunisma libroprezentejo: ĝi estis la plej bona loko por literaturaj, eldonistaj, verkistaj kaj librokritikistaj kontaktoj inter homoj el orienta kaj okcidenta Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, sed ankaŭ ebligis eksterordinarajn kontaktojn al samprofesianoj polaj, ĉeĥaj, slovakaj, hungaraj kaj skandinaviaj, kaj malpli grandkvante por kolegoj el malpli proksimaj landoj. Eĉ la esperantistoj regule eluzis la porfoire plifaciligitajn alvojaĝeblecojn de eksterlandanoj por literatura movada kunveno nomata IFER, kiun eblis viziti ankaŭ sen oficiala foira bileto, sed kompreneble ankaŭ eblis kombini vizitojn de la librooiro kaj la samtempa kaj tutproksima sperantlingva evento.

Post la reunuiĝo de Germanio kaj la translokiĝo de la foira domo de la urbocentra merkatoplaco al la nova foira halaro komenciĝis nova plivigliĝo de la lepsika librofoiro, kiu kontinue daŭriĝas ĝis nun. Pliprezentiĝis la eldonejoj de Baltio kaj de eksa Jugoslavio, sed pro la fortaj kulturaj restrukturiĝoj de ĉiuj landoj de meza kaj orienta Eŭropo kaj el la Novaj Federaciaj Landoj de Germanio kaj el ĉiuj aliaj landoj de la regiono ĉiujare vidiĝis novaj eldonaj iniciatoj. Ekde la jaro 1995 dum la foiraj tagoj aldone ankaŭ okazas venda ekspozicio de historiaj, malnovaj libroj, nomata Leipziger Antiquariatsmesse.