Leptis Magna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arko de Septimo Severo en Leptis Magna

Leptis Magna (aŭ Lepcis Magna, kiel oni kelkfoje ĝin literumas) estis grava urbo, unue de Kartagio, kaj poste de Romio. Ĝiaj postlasaĵoj situas en nuntempa Libio, 130 kilometrojn for de Tripolo.

Leptis Magna en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj postaj rimarkindaĵoj estas Leptis Magna, el kiu la verkisto apartigas forumon, amfiteatron, bazilikon, bandomojn kaj mozaikojn:

Citaĵo
 
Nun ili flugas preter la Zeŭsa templo Cirena
kaj venas antaŭ Leptis Magna, de l'norda triopo
plej vasta centro. -Jen placo kun slabita Forumo,
tie l'Amfiteatro, la Baziliko Severa,
publikaj banodomoj, kun plankoj belmozaikaj.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 122.