Lernejo Harrow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La originaj Malnovaj Lernejoj en 1615


Lernejo Harrow, komune konata simple kiel "Harrow" kaj en la angla Harrow School, estas angla neŝtata lernejo por knaboj de la brita publika sistemo ege tradicia kaj situa en la urbo de Harrow, en nordokcidenta Londono.[1] Harrow edukas knabojn el 1243 sed estis oficiale fondita de John Lyon laŭn Reĝa Ĉarto de Elizabeto la 1-a en 1572.[2]

La lernejo havas lernantaron de ĉirkaŭ 800 knaboj[3] dise en 12 gastohejmoj,[4].

Harrow havas multajn tradiciojn kaj riĉan historion, kiu inkludas la uzadon de kanotjero, frako, cilindro kaj bastono kiel uniformo same kiel tre longa linio de famaj ekslernantoj ekzemple 8 iamaj Ĉefministroj (ekzemple Winston Churchill, Jawaharlal Nehru kaj Henry John Temple), nombraj eksterkandaj politikistoj, iamaj kaj nunaj britiaj Lordoj kaj membroj de la Parlamento, du reĝoj kaj kelkaj aliaj membroj de diversaj reĝaj familioj kaj aliaj gravuloj kaj ĉe artoj kaj sciencoj.

Notoj

  1. "Harrow school threatens to drop A-levels", The Guardian, 2006-10-31. Kontrolita 2010-05-04.
  2. Tyerman, Christopher. (2000) A History of Harrow School. Oxford University Press, p. 8–17. ISBN 0-19-822796-5.
  3. Inspection Report on Harrow School. Reports. Independent Schools Inspectorate (Oktobro 2006). Alirita 2008-01-11.
  4. Houses. Harrow School. Alirita 2009-10-10.

Bibliografio

  • Rimmer, Rambles round Eton and Harrow, (London, 1882)
  • Thornton, Harrow School and its Surroundings, (London, 1885)
  • Harrow School Register, 1801-93, (London, 1894)
  • Minchin, Old Harrow Days, (London, 1898)
  • Williams, Harrow, (London, 1901)
  • Archibald Fox, Harrow, (London, 1911)
  • G. T. Warner, Harrow in Prose and Verse (London, 1913)
  • Christopher Tyerman, A History of Harrow School 1324-1991 (Oxford, 2000)

Eksteraj ligiloj