Belprahon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Amatennes)
Belprahon
Blazono de Belprahon
Blazono de Belprahon
Blazono de Belprahon
Lernejo de Belprahon
Lernejo de Belprahon
Lernejo de Belprahon
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 597603 / 237247 (mapo)47.2861111111117.4069444444444Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 24′ O; CH1903: 597603 / 237247 (mapo)
Nombro de loĝantoj 303
Areo 3,79 km²
Alteco 627 m super marnivelo
Poŝtkodo 2744
Komunumkodo 0681
Mapo de Belprahon
Mapo de Belprahon
Mapo de Belprahon
vdr


Belprahon (malnova germanlingva nomo Tiefenbach) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 303 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Belprahon situas norde de la rivero Raus, alfluanto de Birs, en la tiel nomita Granda Valo (france Grand Val), sude de la ĵurasa montoĉeno Mont Raimeŭ, kies rokoj imprese preskaŭ minace leviĝas rekte supre de la vilaĝo. Al la komunumo apartenas ankaŭ la nova loĝkvartalo, Les Amatennes, sub la malnova vilaĝo ĉe la kantona ĉefvojo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Belprahon limas en nordo al Roches, en oriento al Grandval, en sudo al Eschert, kaj en okcidento al la antaŭa distriktĉefurbo Moutier.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La rekonilo de la komunumo, kies bildo ankaŭ ornamas la blazonon, estas la malnova lernejo, konstriuta en la jaro 1872 en novklasika stilo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Belprahon pasas la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio, kiu cirkulas inter Belprahon, Eschert kaj Moutier. Okcidente de Belprahon pasas la svisa aŭtovojo A16, al kiu unu kilometro okcidente de la komunuma limo ekzistas alveturejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko ĝis la Franca Revolucio Belprahon apartenis al la paroĥaro Moutier-Grandval, kiu siavice apartenis al la princepiskopejo Bazelo. De 1798 ĝis 1813 Belprahon apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 Belprahon per la Viena Kongreso estis atribuita al la Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Moutier, kiu je la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]