Val-de-Travers
| Val-de-Travers | |
|---|---|
| Blazono de Val-de-Travers | |
| Fleurier en la komunumo Val-de-Travers | |
| Kantono | Neŭŝatelo |
| Distrikto | Val-de-Travers |
| Koordinatoj | 46°54′45″N 6°36′45″O / 46.9125°N, 6.6125°OKoordinatoj: 46°54′45″N 6°36′45″O / 46.9125°N, 6.6125°O |
| Nombro de enloĝantoj | 10812 |
| Areo | 124,91 km² |
| Alteco | 737 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2112 |
| Komunumkodo | 6512 |
|
|
|
| Mapo de Val-de-Travers kaj mapo kun la kunigitaj komunumoj de Val-de-Travers |
|
Enhavo |
Pri la komunumo[redakti]
Val-de-Travers estas urbo kaj komunumo en la distrikto Val-de-Travers en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 10812 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio[redakti]
La komunumo Val-de-Travers situas en la samnoma valo de la Neŭŝatela Ĵuraso, proksimume 20 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la iamaj komunumoj Boveresse, Buttes, Couvet, Fleurier, Les Bayards, Môtiers, Noiraigue, Saint-Sulpice kaj Travers. La sidejo de la komunuma administracio estas la distriktĉefloko Môtiers. Tra la komunumo fluas la rivero Areuse.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 124,91 km², de kiuj 50,6% estas kovritaj de arbaro, 42,4% servas por agrikulturo kaj 60,4% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj[redakti]
La komunumo Val-de-Travers limas en nordo al La Brévine, en nordnordoriento al Les Ponts-de-Martel, en nordoriento al Brot-Plamboz, en orientnordoriento al Brot-Dessous, en oriento al Boudry, en orientsudoriento al Gorgier, en sudoriento al Provence (VD), en sudo (de oriento al okcidento) al Tévenon (VD), Mauborget (VD), Fontaines-sur-Grandson (VD) kaj eksklavo de Fiez (VD), en sudokcidento al La Côte-aux-Fées, en okcidento al Les Verrières, en nordokcidento al Les Alliés (Francio), kaj en nordnordokcidento al Hauterive-la-Fresse (Francio).
Trafiko[redakti]
Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Neŭŝatelo al Pontarlier, kiu en Francio fariĝis la ĉefvojo n-ro D67bis de oriento al okcidento, kaj de nordo al sudo la kantona ĉefvojo n-ro 149 de Le Locle al Sainte-Croix. Tra Val-de-Travers pasas du fervojlinioj. Norde la internacia trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Pontarlier kaj en la valfundo la mallarĝŝpura fervojo Régional du Val-de-Travers (RVT). Per ili kaj la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto. De Fleurier krome kondukas poŝtaŭtolinio al La Brévine.
Historio[redakti]
La komunumo Val-de-Travers estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boveresse, Buttes, Couvet, Fleurier, Les Bayards, Môtiers, Noiraigue, Saint-Sulpice kaj Travers. La 3-a de aprilo 2007 la komunumaj parlamentoj de la tuta distrikto Val-de-Travers unuanimie akceptis kunigon de ĉiuj 11 komunumoj de la distrikto. Ĉar la civitanoj de Les Verrières kaj de La Côte-aux-Fées en balotoj kontraŭstaris tamen la kunigan projekton, ĝi unue ne povis realiĝi. Poste estis de la ceteraj komunumoj decidita la kunigo de la restantaj 9 komunumoj, kio realiĝis la 1-an de januaro 2009. Les Verrières kaj La Côte-aŭ-Fées restis memstaraj.
Vidu ankaŭ[redakti]
Notoj kaj referencoj[redakti]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
Eksteraj Ligiloj[redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Val-de-Travers – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||