Le Locle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Billodes)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Locle (stacidomo).
Le Locle
Blazono de Le Locle
Blazono de Le Locle
Blazono de Le Locle
Katolika preĝejo de Le Locle
Katolika preĝejo de Le Locle
Katolika preĝejo de Le Locle
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Le Locle
Koordinatoj  47° 3′ 25″ N 6° 44′ 55″ O / 47.05694 °N, 6.74861 °O / 47.05694; 6.74861 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 25″ N 6° 44′ 55″ O / 47.05694 °N, 6.74861 °O / 47.05694; 6.74861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9 864 (2020)
Areo 23,14 km²
Alteco 920 m super marnivelo
Poŝtkodo 2400
Komunumkodo 6436
Mapo de Le Locle
Mapo de Le Locle
Mapo de Le Locle
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Le Locle (en Esperanto Loklo, germane: Luggli) estas urbo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Neŭŝatelo en Svislando. Ĝi situas en la montaro Ĵuraso, kelkajn kilometrojn de la grandurbo Ĉaŭdefono (fr: La Chaux-de-Fonds). Ĝi estas la tria plej malgranda urbo en Svislando (en Svislando loko bezonas pli ol 10 000 loĝantojn por esti konsiderata urbo). Loklo havis 10 049 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Le Locle estas konata kiel centro de svisa horloĝo , eĉ citita kiel la naskiĝloko de la horloĝa industrio[1]. La historio de la tiea horloĝfarado estas dokumentita en unu el la ĉefaj horloĝmuzeoj de la mondo, la Musée d'Horlogerie du Locle, Monts Castle, situanta en 19-jarcenta kampara grandbieno sur monteto norde de la urbo.

En la jaro 2009 la horloĝometropoloj Le Locle kaj La Chaux-de-Fonds estis kune deklaritaj monda heredaĵo de UNESKO.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Le Locle situas en altmontara valo de la Ĵurasa Montaro dek kilometrojn sudokcidente de La Chaux-de-Fonds. La valon senakvigas la rivereto Le Bied, alfluanto de Doubs, kiu en la urbo mem plej parte fluas tra kovrita kanalo. La komunumo kaj urbo konsistas el la malnova urbocentro kaj la kvartaloj Les Monts en nordo, Le Communal kaj La Jaluse en sudo, la industria kvartalo Les Billodes en okcidento, kaj Neuf en oriento.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,14 km², de kiuj 29,9% estas kovritaj de arbaro, 53,6% servas por agrikulturo kaj 15,9% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Le Locle limas en nordo al Les Planchettes, en oriento al La Chaux-de-Fonds, en sudoriento al La Sagne, en sudo al Les Ponts-de-Martel, en sudsudokcidento al La Chaux-du-Milieu, en sudokcidento al Le Cerneux-Péquignot, en nordokcidento al Villers-le-Lac (Francio), kaj en nordnordokcidento al Les Brenets. Per popola voĉdono la urbo Le Locle kaj la vilaĝo Les Brenets kunfandiĝis en unu nova komunumo, kun valideco je 01-01-2021.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Le Locle pasas la kantona ĉefvojo n-ro 20 de La Chaux-de-Fonds al la pasejo Col des Roches kaj poste kiel franca nacia vojo D461 al Besançon. La kantona ĉefvojo 149 kondukas de Le Locle al Sainte-Croix kaj la ĉefvojo 170 al Travers. Tra Le Locle pasas la fervojlinio de La Chaux-de-Fonds al Besançon kaj etspura fervojo kondukas de Le Locle al Les Brenets. La entrepreno transN funkciigas en la regiono de Le Locle lokan busreton.

Industrio[redakti | redakti fonton]

En Le Locle troviĝas mondfamaj horloĝfirmaoj kiel Ulysse Nardin, Rolex, Tissot, Zénith.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Le Locle datiĝas el la jaro 1150, kiam Renaud kaj Wilhelm de Valangin atribuis la valon al la Abatejo Fontaine-André.[3]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Le Locle restadis trifoje la dana poeto Hans Christian Andersen en domo Crêt Vaillant 28. Tie vidiĝas memorŝildo. Oriente de la urbo situas strato Hans Christian Andersen.

Monda kulturheredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Le Locle kaj La Chaux-de-Fonds estis kune deklaritaj monda heredaĵo de UNESKO en la jaro 2009. La horloĝaj urboj Le Locle kaj La Chaux-de-Fonds kune ricevis rekonon de Unesko pro sia escepta universala valoro. Aliaj svisaj lokoj sur la listo de monda heredaĵo de Unesko estas ekzemple la

  • Retia Fervojo
  • Monaĥejo Sankt-Galo
  • Malnova Urbo de Berno (1983) pro ĝia kompakta kaj ĝenerale nerompita mezepoka kerno kiu estas bonega ekzemplo de integriĝo de la moderna mondo en mezepokan urbon. Multaj konstruaĵoj en la Malnova Urbo estis nomumitaj kiel svisaj kulturaj posedaĵoj de nacia signifo, same kiel la tuta Malnova Urbo.

La Esperanta Civito[redakti | redakti fonton]

Loklo (fr; Le Locle) pro la unua parlamenta sesio, Ĉaŭdefono (fr: La Chaux-de-Fonds) pro la fondo de la Pakto kaj Sabloneto (it: Sabionetta) pro la promulgo de la Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito estas ĉiuj lokoj kun kiuj la esperanta civito estas historie plej ligita[4], krom esti enskribitaj en la listo de Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

Loklo (1833), same kiel Malago (1862) estis pioniraj urboj por Esperanto[5].

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo Le Locle ekzistas tri muzeoj:

  • Arta Muzeo, fondita en la jaro 1880 kun pentraĵoj de la neŭŝatelaj kaj svisaj pentristoj de la 19-a kaj 20-a jarcento kaj kolekto pri eskimoarto.
  • Horloĝa Muzeo kun aŭtomatoj kaj horloĝoj de la 16-a ĝis la 19-a jarcento. La muzeo, kiu situas en la kastelo Château des Monts ofertas prospekton kaj gvidojn en Esperanto.
  • Muzeo de la Subteraj Muelejoj de Col des Roches kun parte rekonstruitaj akvoradoj.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

La franca urbo Gérardmer estas ĝemela urbo de Le Locle, same kiel la brita urbo Sidmouth.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Teller, Matthew, The Rough Guide to Switzerland. 2010, Rough Guides. ISBN 1-84836-471-7.
  2. Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Jean-Marc Barrelet: Le Locle en Historia Leksikono de Svislando (2009-10-15)
  4. Giorgio Silfer, Civitoj en la monda kulturheredo, HeKo 394 4-C, la 27-an de junio 2009.
  5. Heko marto 2017

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bilgalerio[redakti | redakti fonton]