Les Brenets
| Les Brenets | |
|---|---|
| Kantono | Neŭŝatelo |
| Distrikto | Le Locle |
| Koordinatoj | 47°4′10″N 6°42′20″O / 47.06944°N, 6.70556°OKoordinatoj: 47°4′10″N 6°42′20″O / 47.06944°N, 6.70556°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1104 |
| Areo | 11,52 km² |
| Alteco | 849 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2416 |
| Komunumkodo | 6431 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Les Brenets estas vilaĝo (mil cent enloĝantoj) en la Kantono Neuchâtel en Svislando (en franclingva parto). Ĝi havis 1104 loĝantojn la 31-an de decembro 2007.
Geografio [redakti]
Les Brenets situas en Ĵurasa montaro, ĉe la bordo de la rivero Doubs, kiu formas la limon kun Francio. Proksimaj urboj estas Le Locle kaj de La Chaux-de-Fonds. Ĝi estas tre plaĉa loko orientita okcidente, do sen malvarma vento el oriento.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Les Brenets limas al Le Locle kaj Les Planchettes en Kantono Neŭŝatelo kaj al Villers-le-Lac en Francio.
Turismo [redakti]
La komunumo ofertas riĉajn turismajn aktivecojn kaj troviĝas multaj valoraj kulturaĵoj en la regiono. Aparte vidindaj estas la akvofalo Saut-du-Doubs. Sur la Lago de Les Brenets funkcias publika transporto per ŝipoj dum printempo, somero kaj aŭtuno; en vintro okazas, ke la lago frostiĝas: tio invitas al glitŝuado. La lago estiĝis pro natura baro de la rivero Doubs,
Trafiko [redakti]
De Svislando la komunumo atingeblas tra la montpasejo Col des Roches. Ek de la jaro 1890 ekzistas trajnlinio de la Neŭŝatelaj Fervojoj de Le Locle al Les Brenets.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Les Brenets datiĝas el la jaro 1325 kiel chiez le Bruignet. [1]
Partnera komunumo [redakti]
Laroque (Hérault) en la sudo de Francio estas partnera urbo de Les Brenets.
Esperanto-movado [redakti]
En Les Brenets vivis ek de 1904 Sinjoro Edouard Ducommun (1865-1951), instruisto, kiu instruis Esperanton en la elementa lernejo de la vilaĝo. Ducommun fondis en Les Brenets en 1904 Esperanto-Grupon, kiun li mem vivtenis dum pluraj jardekoj. Estis li, kiu pentris la verdan stelon sur la roko, kiu ankoraŭ hodiaŭ videblas apud la promenvojo de Les Brenets al la akvofalo Saut-du-Doubs[2]. Memorŝildo pri li situas sur la muro de la domo Grand-Rue 14 (vidu foton). Lia tombo kun esperanta stelo troviĝas en la vilaĝa tombejo. Kelkaj esperantistoj remetis verdan koloron al la stelo dum la dudeka jarcento, tiel ke la stelo ankoraŭ hodiaŭ vidiĝas.
En 2004 Les Brenets gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.
En 2013 (ekde 1977) vivas tie Sinjorino Mireille Grosjean, mondfama esperantistino (ekde 1985), kiu okupiĝas ĉefe pri la ekzamenoj de ILEI/UEA. Do ĉiuj testoj rilate al Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA faritaj ekde komenco de 2007, aŭ farotaj tra la mondo estas verkitaj en Les Brenets.
Fontindikoj [redakti]
- ↑ Fonto: Christine Müller: Les Brenets en Historia Leksikono de Svislando (2003-01-13)
- ↑ (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 253/254)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Les Brenets – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Oficiala retejo en la franca kun fotoj.
- Les Brenets en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
|
||||||