Muriaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Chenevières)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Muriaux (stacidomo).
Muriaux
Blazono de Muriaux
Valo de la rivero Doubs en Muriaux
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 14′ 52″ N 6° 58′ 45″ O / 47.24778 °N, 6.97917 °O / 47.24778; 6.97917 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 52″ N 6° 58′ 45″ O / 47.24778 °N, 6.97917 °O / 47.24778; 6.97917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 496
Areo 16,90 km²
Alteco 947 m super marnivelo
Poŝtkodo 2338
Komunumkodo 6753
Mapo de Muriaux
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Muriaux (malnova germanalingva nomo Spiegelberg) estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 496 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Muriaux situas sude de la distriktĉefloko Saignelégier sur la altebenaĵo de la Liberaj Montoj, oriente de la valo de la rivero Doubs. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Muriaux mem la vilaĝetoj Les Emibois, Les Chenevières, kaj Le Roselet, kaj krome la eksklavo Cerneux-Veusil, kaj ek de 2009 la iama sendependa komunumo Le Peuchapatte.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Muriaux limas en nordo al Saignelégier, en oriento al La Chaux-des-Breuleux, en sudo al Les Breuleux, kaj en okcidento al Le Noirmont. La eksklavo Cerneux-Veusil krome limas en sudoriento al Villeret kaj Saint-Imier, kiuj ambaŭ situas en Kantono Berno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunuma teritorio, tamen 600 metrojn okcidente de la ĉefvilaĝo, pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de Delemonto al La Chaux-de-Fonds, kaj ĝi disponas pri du stacidomoj ĉe la mallarĝŝpura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Saignelégier al La Chaux-de-Fonds, nome en la ĉefvilaĝo Muriaux mem kaj en Les Emibois.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Muriaux datiĝas el la jaro 1301 kiel Murival. [1]

Dum mezepoko Muriaux apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Muriaux apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Muriaux al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Muriaux apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2009 la ĝis tiam sendependa komunumo Le Peuchapatte estis kunigita kun Muriaux.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]