Bôle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Colleises)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bôle (stacidomo).
Bôle
Blazono de Bôle
Blazono de Bôle
Blazono de Bôle
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j) Milvignes
Koordinatoj  46° 58′ 5″ N 60° 50′ 30″ O / 46.96806 °N, 60.84167 °O / 46.96806; 60.84167 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 5″ N 60° 50′ 30″ O / 46.96806 °N, 60.84167 °O / 46.96806; 60.84167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1761
Areo 2,58 km²
Alteco 523 m super marnivelo
Poŝtkodo 2014
Mapo de Bôle
vdr

Bôle estis ĝis fino de 2012 komunumo en la Distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1761 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 ĝi estis kunigita kun la imaj komunumoj Auvernier kaj Colombier al la nova komunumo Milvignes.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bôle situas 8 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo sur alteco de 523 m s.m. ĉe la suda deklivo de la plej suda ĉeno de la Neŭŝatela Ĵuraso proksimume 100 metrojn super la Lago de Neŭŝatelo, ofertante belan vidon al la lago kaj al la Alpoj. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas norde sur alteco de 674 m s.m. en la arbaro Bois Devant. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bôle kaj la setlejoj Treyvaux en okcidento, La Croix en sudo, La Mairesse en oriento, kaj Les Colleises en nordo.

La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 2,58 km², de kiuj 45% estas kovritaj de arbaro, 27% servas por agrikulturo kaj 28% por setlado.[1]

Iamaj najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Bôle limis ĝis fino de 2012 en nordo al Rochefort, en oriento al Colombier, kaj en sudo kaj okcidento al Boudry.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 173 de Boudry al Rochefort. Tra la komunumo pasas la fervojlinio de Neŭŝatelo al Pontarlier, kiu estis malfermita la 25-an de julio 1860. La stacidomo de Bôle ĉe tiu linio estis malfermita tamen nur en la jaro 1895. Laŭlonge de la suda limo de la komunumo pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kies stacidomoj de Boudry kaj Colombier situas rekte sur la limo de la komunumo Bôle. Krome tra la komunumo pasas buslinio de Colombier al Rochefort.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bôle datiĝas el la jaro 1346 kiel Boule. en Bôle estis trovitaj 30 tomboj el la epoko de la Merovidoj. Dum mezepoko Bôle formis parton de la grandparoĥo Pontareuse. Ĝis 1848 Bôle estis parto de la kastelvoktejo Boudry sub la regado de la Grafoj de Neŭŝatelo.[2]

Pere de la kunigo de Auvernier, Bôle kaj Colombier al la nova komunumo Milvignes la loko kun efiko de la 1-a de januaron 2013 ĉesis ekzisti kiel memstara komunumo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]