Konfesoj (Rousseau)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Confessions)
Les Confessions
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean-Jacques Rousseau
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1782
Ĝenro aŭtobiografio • traktaĵo
Loko de rakonto Francio
vdr

Les Confessions (Konfesoj) de Jean-Jacques Rousseau estas membiografio kiu kovras la 53 unuajn jarojn de la vivo de Rousseau, ĝis 1767.

La 45 libroj de Confessions dividiĝas en 15 diferencaj aroj, difinitaj de Rousseau mem: la unua parto konstituita de la libroj I al VI kun la Préambule (enkonduko), redaktita en 1765-1767, kovras la jarojn 1725-1758 (formado, el nasko en Ĝenevo al la instalo en Parizo 28jaraĝa) dum la dua parto, konstituita de la libro VII estis verkita en 1769-1770, kaj kovras la jarojn 1741-1765, tio estas lia vivo en Parizo en etosoj de muziko kaj filozofoj, kun sukcesoj (Discours - La Nouvelle Héloïse) kaj malfacilaĵoj kiaj la atakoj kiuj sekvis la publikigon de la Émile, kiuj devigis lin fuĝi en Svision). La verko havos publikigon tute postmorta: en 1782 por la unua parto kaj en 1789 por la dua[1]; Rousseau tamen jam estis farinte publikajn legadojn de kelkaj elprenaĵoj.

La titolo de Confessions estis sendube elektito reference al la Konfesoj de Sankta Aŭgusteno, publikigitaj en la 4a jarcento. Rousseau plenumis ankaŭ agadon sen religia valoro propre dirite, sed dotita de forta simbola konotacio: tiu de la konfeso de liaj pekoj, de la konfesio mem. Asociante sincerecon, humildecon kaj memdefendon, Rousseau klopodas bildigi memportreton de si mem ege pozitivan kaj prezentiĝas esence kiel viktimo de la vivo (problemo kun lia frato kaj lia patrino[2]. La verko Confessions fondas la modernan ĝenron de la membiografio kaj konstituas tekston mejloŝtonan de la franclingva literaturo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-22. Alirita 2014-12-06.
  2. Vidu ekzemple la analizon de Confessions ĉe: site-magister.com kiu konkludas: « Ainsi le pacte de sincérité semble à plus d'un titre pris en défaut » en tiu verko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]