Vuadens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Craux)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vuadens-Sud (stacidomo).
Vuadens
Blazono de Vuadens
Blazono de Vuadens
Blazono de Vuadens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 37′ 2″ N 7° 1′ 8″ O / 46.61722 °N, 7.01889 °O / 46.61722; 7.01889 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 2″ N 7° 1′ 8″ O / 46.61722 °N, 7.01889 °O / 46.61722; 7.01889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2045
Areo 10,44 km²
Alteco 803 m super marnivelo
Poŝtkodo 1628
Komunumkodo 2160
Mapo de Vuadens
Mapo de Vuadens
Mapo de Vuadens
vdr

Vuadens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2045 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vuadens siutas en la Friburgaj Antaŭalpoj, proksimume 4 kilometrojn okcidente de la urbo Bulle, ĉe la suda bordo de la rivero Sionge. La komunumo konistas el la vilaĝo Vuadens kaj la vilaĝetoj Le Dally (sur alteco de 798 m s.m., Les Craux (sur alteco de 857 m s.m.), Les Moret (sur alteco de 793 m s.m.), Les Crous (sur alteco de 860 m s.m.) kaj La Place (sur alteco de 864 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,44 km², de kiuj 23,6% estas kovritaj de arbaro, 65,8% servas por agrikulturo kaj 10,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vuadens limas en nordo al Riaz, en oriento al Bulle, en sudo al Grejerco, kaj en okcidento al Vaulruz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Vuadens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Bulle al Vevey kaj la svisa aŭtovojo A12, kies plej proksimaj alveturejoj situas oriente apud Bulle kaj okcidente apud Vaulruz ambaŭ en distanco de 3 km de la komunumocentro. Per du haltejoj ĉe la etspura fervojo de Bulle al Châtel-Saint-Denis kaj stacidomo ĉe la trajnlinio de Bulle al Romont la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vuadens datiĝas el la jaro 516 kiel curtis Wadingum. En frua mezepoko Vuadens apartenis al la reĝolando de Burgonjo. En la jaro 1317 ĝi estis donacita al Savojo kaj submetita al la administrado de Corbières. En la jaro 1555 Vuadens fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Friburgo kaj apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Corbières. Post ĝi estis ĝis la enkonduko de la nova kantona konstitucio parto de la distrikto Bulle kaj tiam ek de 1848 de la hodiaŭa distrikto Grejerco.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]