Souboz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Ecorcheresses)
Souboz
Blazono de Souboz
Blazono de Souboz
Blazono de Souboz
Souboz
Souboz
Souboz
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 585307 / 236122 (mapo)47.2758333333337.2444444444444Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 15′ O; CH1903: 585307 / 236122 (mapo)
Nombro de loĝantoj 132
Areo 10,67 km²
Alteco 875 m super marnivelo
Poŝtkodo 2748
Komunumkodo 0712
Mapo de Souboz
Mapo de Souboz
Mapo de Souboz
vdr


Souboz estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 132 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Souboz situas en la Berna Ĵuraso super la valeto de la rojo Tschaibez alfluanto de rivereto Sorne, siavice okcidenta alfluanto de Birs. En nordokcidento de la komunumo situas la Ravino de Pichoux, kiun fosis la rivereto Sorne tra kresto de la Ĵurasa Montaro. La komunumo konsistas el la vilaĝo Souboz kaj la vilaĝeto Les Ecorcheresses kaj diversaj izolitaj bienoj. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,67 km², de kiuj 58,9% estas kovritaj de arbaro, 38,2% servas por agrikulturo kaj 1,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Souboz limas en nordo al Undervelier (JU), en nordoriento al Soulce (JU), en oriento al Perrefitte, en sudoriento al Champoz, en sudsudoriento al Malleray, en sudo al Pontenet, en sudsudokcidento al Loveresse, en sudokcidento al Saules, kaj en okcidento al Sornetan.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la nordokcidenta limo de Souboz kondukas la kantona vojo n-ro 1367 de Moutier al Bellelay. La vilaĝo Souboz mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de flanka vojo, kiu deflankiĝas apud Le Pichoux de la kantona vojo kaj kondukas tra Souboz kaj Les Ecorcheresses al Perrefitte. Per poŝtaŭtolinio al Moutier la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de Souboz estas la franca, tamen en la komunumo vivas relative granda nombro da germanlingvanoj. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 73% de la loĝantaro parolis la francan kaj 26,1% la germanan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Souboz datiĝas el la jaro 1398 kiel Subol. Dum mezepoko Souboz estis feŭdo de la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskoplando Bazelo.[3]

De 1793 ĝis 1797 Souboz apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Souboz fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Souboz tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]