Fallas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Falles)
Detaloj de Brulmonumento de 2006; bruligota, sed ne bruligita, ĉar savis sian vivon
Bruligata brulmonumento
Virinoj de Valencio en tipaj kostumoj ĉe la Urbodomo.

La Fallas en hispana, Falles en valencia, BrulmonumentojTorĉoj estas la semajnfesto de la urbo Valencio, kiam oni starigas kaj bruligas la fallas aŭ torĉojn, tio estas grandaj monumentoj faritaj el kartono kun ligna strukturo. Tiu celebro rilatas al la festo de Sankta Jozefo, laŭ la katolikismo patrono de la ĉarpentistoj, kiuj supozeble konstruas la bruligotajn monumentojn. La plej bela ĉiujare estas "pardonita" kaj savas sian vivon.

Tiu festo estas ege akompanata de piroteknikaĵoj, ege ŝatata en la tuta regiono de Valencio.

En mezepoka kataluna lingvo, la vorto "falla" estis uzata por nomi la torĉojn lokitajn ĉe la gardoturoj. Devenas el la latina facula, torĉo.

En la Llibre dels Fets, oni citas ke la trupoj de la reĝo Jakobo la 1-a portis falles por lumigi al si.