Les Gâs du Berry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La plej malnova folklorogrupo en Francio nomiĝas les Gâs du Berry. Gi estis fondita en 1888.

La moroj kaj la kutimoj priskibitaj de George Sand en ŝiaj kamparaj romanoj estas la enspirfonto de tiu grupo.

Tial, ĝia sidejo situas fronte al la domego de George Sand en Nohant, vilaĝo situanta en la regiono Berry.

Nun, tiu grupo miksas rakontojn, dancojn kaj kantojn ĉiam akompanataj per vjeloj kaj sakŝalmoj. Ĝi konsistas el ĉirkaŭ kvindek membroj.