Les Gonaïves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Les Gonaïves

Gonaives, Haiti.JPG

Administrado
Lando Haitio
Departemento Artibonite
Arondismento Arondismento Les Gonaïves
Demografio
Loĝantaro 104.825 (2003)
Loĝdenso 565 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
19°27′00″N 72°40′59″U  /  19.45°N, 72.68306°U / 19.45; -72.68306 (Les Gonaïves)
Alto 6 m
Areo 573,58 km²
Les Gonaïves (Haitio)
DMS
Les Gonaïves
Les Gonaïves
v  d  r
Information icon.svg

Les Gonaïves (kreole: Gonayiv) estas grandurbo kaj komunumo en la haitia departemento Artibonite, kaj ties ĉi ĉefurbo.

Censo de 2003 rezultigis loĝantaron de 104.825. En 2009 oni tamen taksis jam 228.725 loĝantojn, 324.043 en la aglomeraĵo; per tio la urbo estas la trie plej granda de la lando.

La urbo havas la kromnomon "urbo de la sendependeco", ĉar la 1-an de januaro 1804 Jean-Jacques Dessalines tie deklaris la sendependecon de Haitio disde Francio. En novembro 1803 liaj trupoj estis venkintaj tiujn de Napoleono Bonaparte en la batalo de Vertières.

En septembro 2004 uragano kaŭzis inundon de la urbo, mortigante 1650 homojn, eble multe pli.

La urbo posedas du gravajn sanktejojn de vuduo, nomatajn Souvenance kaj Soukri.