Evolène

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Haudères)
Evolène
Blazono de Evolène
Blazono de Evolène
Blazono de Evolène
Vilaĝocentro de Evolène
Vilaĝocentro de Evolène
Vilaĝocentro de Evolène
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Hérens
Koordinatoj  46° 6′ 43″ N 7° 29′ 42″ O / 46.11194 °N, 7.49500 °O / 46.11194; 7.49500 (mapo)Koordinatoj: 46° 6′ 43″ N 7° 29′ 42″ O / 46.11194 °N, 7.49500 °O / 46.11194; 7.49500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1712
Areo 209,94 km²
Alteco 1371 m super marnivelo
Poŝtkodo 1983
Komunumkodo 6083
Mapo de Evolène
Mapo de Evolène
Situa mapo de Evolène
vdr

Evolène estas komunumo en la Distrikto Hérens en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1712 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Evolène situas en la supra parto de la Valo de Hérens ĝis al la limo de Italio. Supre en la valo situas la Arolla-Glaĉero, el kiu fontas la vala rivero Borgne. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Evolène, Villa, La Sage, La Forclaz, Les Haudères kaj Arolla.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 209,94 km², de kiuj 11,0% estas kovritaj de arbaro, 19,6% servas por agrikulturo kaj 0,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Evolène limas en nordo al Saint-Martin, en oriento al Anniviers, en nordoriento al Zermatt, en sudo al Bionaz (AO, Italio), en nordokcidento al Hérémence, kaj en okcidento al Bagnes.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Evolène kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 206 de Siono. Trans la montpasejoj suden kondukas nur piedopadoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 30 kilometrojn sude de la komunumo apud Siono. Pere de poŝtaŭtolinio al Siono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Evolène estis kreita en la jaro 1882 pere de disigo de la malnova komunumo Hèrens al Evolène kaj Saint Martin.

La unua dokumenta mencio de Evolène datiĝas el la jaro 1250 kiel Ewelina. Dum mezepoko la teritorio de Evolène apartenis al la Senjoroj de Bex, kiuj estis vasaloj de la Grafoj de Savojo. En la 14-a kaj 15-a jarcentoj setlis en Evolène multaj familioj el Zermatt, kio kaŭzis, ke en la jaro 1498 du trionoj de la loĝantaro parolis la germanan lingvon. Surbaze de pluraj kontraktoj la komunumo posedis bovpaŝtejon en Aosta. En la jaro 1517 la kampara konsilio de Valezo decidis rezigni pri la Collon-Pasejo, ĉar ĝi konsideris ties defendon tro kosta. La loĝantaro de Hérens luktis kontraŭ tiu decido kaj postulis la konservon de la vojo promesante mem okupigix pri la defendo de la pasejo. En la jaro 1550 la episkopo Johano Jordan rekonis la tradiciajn rajtojn de Evolène kaj Saint-Martin. Ek de la 16-a jarcento la komunumo sin liberaĉetis de la feŭdaj devoj.[3]

La 21-an de februaro 1999 parto de la vilaĝo Evolène estis kovrita de vala lavango, kiu mortigis 12 homojn. Du respondeculoj de la komunumo en la sekvo estis kondamnitaj pro gravaj neglektoj al malliberaj punoj.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]