Les Paul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Paul en 2004

Les PAUL (* 9-an de junio 1915 en Waukesha, Viskonsino, Usono; † 13-an de aŭgusto 2009 en White Plains, Novjorkio; fakte Lester William Polsfuss estis usona gitaristo, kiu esence kontribuis al la evoluigo de mordernaj sonregistraj teknikoj, pionirante sur la kampo de plurtraka sonregistrado kaj de multaj eĥo- kaj reson-efektoj. Krome li esence partoprenis la pluevoluigon de la elektra gitaro. La masivkorpa elektra gitaro, kiun li konceptis kaj kiun la firmao Gibson Guitar Corporation konstruas, apartenas al la plej famaj modeloj entute laj nomiĝas laŭ li Gibson Les Paul.

Diskoj

Unuopaĵoj

  • Lover (When You’re Near Me)
  • How High the Moon
  • Vaya Con Dios
  • Bye Bye Blues
  • I’m Sitting on Top of the World

Albumoj

  • The Les Paul Trio
  • Swingin’ South
  • Lover’s Luau
  • Warm and Wonderful
  • New Sound
  • Hits of Les and Mary
  • Les Paul Now!
  • Chester and Lester – kun Chet Atkins
  • Les Paul & Friends: American Made, World Played

Fonto

  • John Sievert: Les Paul In: Donn Menn (Hrsg.): Guitar Player Presents – Secrets from the Masters. San-Francisko, GPI Books, 1992

Eksteraj ligiloj