Les Planches-près-Arbois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Planches-près-Arbois
komunumo
Preĝejo de Les Planches-près-Arbois
Oficiala nomo: Les Planches-près-Arbois
Ŝtato Francio Francio
Regiono Franĉ-Konteo
Departemento Jura
Arondismento Lons-le-Saunier
Kantono Arbois
komunumaro Val de la Cuisance
Situo Les Planches-près-Arbois
 - koordinatoj 46° 52′ 46″ N 05° 48′ 27″ O / 46.87944 °N, 5.80750 °O / 46.87944; 5.80750 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 571 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 320 m s. m.
Areo 1,39 km² (139 ha)
Loĝantaro 94 (2008)
Denseco 67,63 loĝ./km²
Groto Les Planches-près-Arbois
Urbestro S-ro Hubert Darbon
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 39600
INSEE 39138
Situo de Les Planches-près-Arbois enkadre de Francio
Situo de Les Planches-près-Arbois enkadre de Francio
Situo de Les Planches-près-Arbois enkadre de Francio
Situo de Les Planches-près-Arbois kadre de Franĉ-Konteo
Situo de Les Planches-près-Arbois kadre de Franĉ-Konteo
Situo de Les Planches-près-Arbois kadre de Franĉ-Konteo
Vikimedia Komunejo: Les Planches-près-Arbois
Retpaĝo: lesplanches.arbois.com

Les Planches-près-Arbois ( prononcu : le planŝ pre arbŭa) estas franca komunumo lokita ĉe Arbois, en departemento Jura kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La franca vorto "Les Planches" signifas "tabuloj" aŭ "bedoj". Ŝajnas ke tiu vorto rilatas al la formo de la kampoj aŭ paŝtejoj de la agrikulturistoj en la fundo de la valo.

"près-Arbois" signifas "ĉe Arbois", Arbois estas urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Les Planches-près-Arbois situas ĉe la bordoj de la rivero Cuisance, kie estas la du fontoj de tiu rivero, alfluanto de la riveroj Loue kaj Doubs. Unu el la fonto elfluas de la galerioj de la Groto de Les Planches-près-Arbois. La vilaĝo staras funde de la valo ĉirkaŭita de krutaj kaj kalkaj klifoj. Tiu valo estas unu el la plej rimarkindaj naturejoj el la tuta departemento. Tie klifoj kaj kavernoj indas pro flaŭro kaj faŭno. La tuta valo estas registrita en la listo de Eŭropa Unio pri protektitaj naturindejoj (programo Natura 2000), kaj en la ŝtata franca listo kiel protektita naturejo (sites naturels protégés laŭ la franca leĝo). La pejzaĝo kaj belvidejoj estas ankaŭ protektataj. Tiu severa protekto forte limigas la evoluon de la komunumo, sed ŝajnas ke tio estas la bondeziro de la nunaj loĝantoj, kiuj konscias pri la valoro de tiu komuna heredaĵo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
1962196819751982199019992008
79876575677994

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro arkeologiaj malkovraĵoj, kiuj estis trovitaj en la eniraja ĉambro de la Groto de Les Planches-près-Arbois, oni scias ke homoj vivas de pluraj miljaroj en tiu valo, verŝajne de la neolitiko.

Dum 1788, la reĝo Louis XVI ( Ludoviko la 16-a) permesis kreadon de novan parokon ĉe Les Planches-près-Arbois pro la peto de la loĝantaro kiuj rimarkigis ke estis malfacile ricevi la lastajn sakramentojn kiam pluvis aŭ neĝis, ĉar la plej proksima patro loĝis en La Châtelaine, ĉe vilaĝo, kiu staras 250 metroj pli alte, sur la unua altebenaĵo de Ĵuraso.

Laŭ arkivo Claude Darbon (forpaso : la 14-a de septembro 1708) instalis sin en Les Planches por renovigi kaj funkciigi muelejon, kiu estis detruita dum la tridekjara milito (1618-1648). Tiu informo pruvas ke ekzistis almenaŭ unu akv-muelejo en la vilaĝo je la fino de 17-a jarcento.

Dum la 19-a jarcento, la vilaĝo enhavas pli ol 200 loĝantojn kaj pluraj bov-duopojn por titi diliĝencoj kaj ĉaroj kiuj supreniris Svislando. Fakte ĉevaloj estas malpli fortaj ol bovoj kaj ne kapablas alveni ĝis la unua altebenaĵo de Ĵuraso.

Komence de la 20-a jarcento, la vilaĝo danke al akv-turbino havis elektron, eĉ antaŭ Arbois, la ĉefa urbo de la valo.

Loka famulo[redakti | redakti fonton]

Li estis parlamentano de la departemento Jura kaj prezidento de la Conseil des Cinq-Cents.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La protektitan naturejon multe da piedmarŝantoj vizitis somere. Ili povas loĝi ĉe la gastejo : "le Gîte des planches"
  • La Groto de Les Planches-près-Arbois allogas multajn vizitantojn. Ĝi estas privata koncesio.

Esperantio[redakti | redakti fonton]

  • La 28-an de majo 2011 Jura-Esperanto organizis unutagan staĝon de esperanto (programo : ludoj por infanoj, tradiciaj dancoj kaj por la unua fojo vizito de la groto dulingve : esperanto kaj franclingve)

Vidaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]