Vex VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Prasses)
- La mallongigo VS en Vex VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Vex.

Vex
Blazono de Vex
Blazono de Vex
Blazono de Vex
Vex nokte
Vex nokte
Vex nokte
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Hérens
Koordinatoj  46° 12′ 46″ N 7° 23′ 56″ O / 46.21278 °N, 7.39889 °O / 46.21278; 7.39889 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 46″ N 7° 23′ 56″ O / 46.21278 °N, 7.39889 °O / 46.21278; 7.39889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1615
Areo 12,99 km²
Alteco 939 m super marnivelo
Poŝtkodo 1981
Komunumkodo 6089
Mapo de Vex
Mapo de Vex
Situa mapo de Vex
vdr

Vex (malnova germanlingva nomo Vesch) estas komunumo kaj la ĉefloko de la distrikto Hérens en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1615 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vex situas en la franclingva Suba Valezo, ĉe la okcidenta flanko de la Valo de Hérence, suda flankovalo de la valo de Rodano. La orientan komunumlimon formas la rivero Borgne. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Vex, Les Collons, Les Prasses, Thyon kaj Ypresses. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,99 km², de kiuj 38,3% estas kovritaj de arbaro, 40,1% servas por agrikulturo kaj 13,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vex limas en nordo al la kantonĉefurbo Siono, en oriento al Mont-Noble, en sudoriento al Saint-Martin, en sudo al Hérémence, en sudokcidento al Nendaz, kaj en okcidento al Les Agettes.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Vex pasas la kantona ĉefvojo n-ro 206, kiu kondukas de Siono al Evolène. De Vex montaraj vojoj kondukas al Thyon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas unu kilometron sude de la komunumo en Siono. Pere de la poŝtaŭtolinio de Siono al Evolène la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome kondukas de Siono poŝtaŭtolinio al Thyon kaj ekzistas kabintelfero de Veysonnaz al Thyon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Vex datiĝas el la 11-a jarcento kiel Ves. La unua mencio kiel Vex datiĝas el la jaro 1302. En Vex estis trovitaj objektoj kaj restaĵo el la meza neolitiko, la malnova bronzepoko kaj la romia epoko. Supozeble Vex estis parto de la Senjorujo Bramois, kiun reĝo Sigismundo donacis en la jaro 515 al la Abatejo Saint-Maurice. En la jaro 1100 Vex fariĝis havaĵo de la katedraka kapitolo de Siono, al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 kaj sub kies regado ĝi estis administrita de loka majoro. En la dua duono de la 20-a jarcento la ĝis tiam kamparana loko transformiĝis al skiloko per la konstruo de la skicentro Les Collons en 1950 kaj Thyonen 1970.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Vex

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]