Delemonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Rondez)
Delemonto
Blazono de Delemonto
Blazono de Delemonto
Delemonto
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 22′ 0″ N 7° 21′ 0″ O / 47.36667 °N, 7.35000 °O / 47.36667; 7.35000 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 0″ N 7° 21′ 0″ O / 47.36667 °N, 7.35000 °O / 47.36667; 7.35000 (mapo)
Areo 22,03 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 2800
Komunumkodo 6711
Mapo de Delemonto
Mapo de Delemonto
Situa mapo de Delemonto
vdr

Delemonto (france Delémont [dölemõ], germane Delsberg [delsberk]) estas ekde la 1-a de januaro 1979 la ĉefurbo de la nove fondita Kantono Ĵuraso. Kun 11364 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007 ĝi estas la plej popolriĉa komunumo de la juna kantono kaj ĝia ekonomia centro. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝia loĝantaro kreskis al 10584.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Delemonto situas proksimume en la mezo inter Bazelo kaj Bielo. Tra la urbo trafluas de okcidento al oriento la rivero Sorne, kiu ĉe la orienta limo de la komunumo alfluas al Birs, kiu formas la orientan komunumlimon. Al la komunumo apartenas krom la urbocentro mem la setlejoj Les Rondez kaj Les Vorbourgs. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 22,03 km², de kiuj 435 estas kovritaj de arbaro, 38% servas por agrikulturo, kaj 18% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Delemonto limas en nordo al Mettembert, en nordoriento al Soyhières, en oriento al Courroux, en sudoriento al Courrendlin, sudo al Rossemaison, en sudokcidento al Courtételle, en okcidento al Develier, kaj en nordokcidento al Bourrignon.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La popolo de Delemonto estas je 84 % franclingva, kiu estas la oficiala lingvo en la kantono. Aliaj lingvoj parolataj en Delemonto estas la itala kun 4% kaj la germana kun 3,1% de la loĝantaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la fakto, ke la urbeto troviĝas meze en la kamparo, jam en la 18-a jarcento ĝi havis urbecan strukturon kaj malpli ol 25% de la loĝantaro laboris en la agrikultura sektoro. Hodiau en Delemonto gravas maŝinindustrio kaj horloĝindustrio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per la ĵurasa fervojo Delemonto estas konektita al la svisa fervojreto per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Bielo kaj linio al Porrentruy. Ekzistas planoj, ke en estonto TGV-linio de Berno al Parizo pasu tra Delemonto. La stacidomo Delemonto estas ankaŭ cel- respektive elirpunkto de pluraj bus- kaj poŝtaŭtolinioj. La urbo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A16.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Delemonto datiĝas el la jaro 736737 kiel in figo Delemonte.

Dum la mezepoko ĝis la jaro 1793 Delemonto apartenis al la parohharo Grand-Val kaj estis ties administra centro. La paroĥaro Grand-Val siavice troviĝis sub la regado de la Princabatejo Bazelo. Delemonto estis la somera residenco de la princabatoj. De 1793 ĝis 1815 Delemonto apartenis al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste ek de 1800 de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno, kaj Corban estis atribuita al la berna distrikto Moutier. En la jaro 1975 la loĝantaro de Delemonto voĉdonis por la aliĝo al la fondota Kantono Ĵuraso. Tial la komunumo ek de la 1-a de januaro 1979 apartenas al la samnoma distrikto de la tiam fondita nova kantono, kies ĉefurbo ĝi fariĝis. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]