Les Triplettes de Belleville (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Triopo el Belvil
longa movbilda filmo
Originala titolo Les Triplettes de Belleville
Produktadlando Francio
Belgio
Kanado
Unuiĝinta Reĝlando
Originala lingvo franca
angla
portugala
Kina aperdato 11-a de junio 2003 en Francio
25-a de junio 2003 en Belgio
29-a de aŭgusto 2003 en Unuiĝinta Reĝlando
7-a de novembro 2003 en Kanado
26-a de novembro 2003 en Usono
Daŭro 78 minutoj
Buĝeto 8 milionoj da dolaroj
Reĝisoro(j) Sylvain Chomet
Produktisto(j) Didier Brunner
Paul Cadieŭ
Regis Ghezelbash
Colin Rose
Viviane Vanfleteren
Scenaro Sylvain Chomet
Loko de rakonto Parizo • Belleville
Muziko de Benoît Charest
Ĉefrolantoj Béatrice Bonifassi
Lina Boudreault
Produktinta firmao Les Armateurs
Production Champion
Vivi Film
France 3 Cinéma
RG Prince Films
Kun la partopreno de: Canal+, Sofica Gimages 3, Cofimage 12, Telefilm Canada, SODEC, Charente, Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Kun la subteno de: CNC, Fonds Film en Flandrio, Nationale Loterij de Belgio
Asociite kun: BBC Bristol, BBC Worldwide
Distribuo Diaphana Films,  Francio
Sony Pictures Classics,  Usono
Tartan Films,  Unuiĝinta Reĝlando
Honorigoj Academy of Canadian Cinema and Television Award for Best Motion Picture
IMDb
vdr

Les Triplettes de Belleville (Esperante: La Triopo el Belvil) estas franca-belga-kanada animacia filmo de la franca animaciisto, pentristo kaj scenaristo Sylvain Chomet. Ĝi baziĝas sur lia verko aperinta en 2003.

Rakonto

La filmo komenciĝas per varietea spektaklo, ensceniganta tri (ankoraŭ junajn) kantistinojn, la "La triopo el Belvil".

En Francio, sinjorino Suza edukas sian nepon, Ĉampion-on, junan malgajan orfon.

Por distri Ĉampion-on, la avino unue aĉetas hundon, Bruno, al li. Poste, vidante ke la hundo ne sukcesas gajigi lin, ŝi aĉetas elektran trajneton al li. Sensukcese, la knabo daŭre restas melankolia. Fine, ordigante la dormoĉambron de Ĉampion, sinjorino Suza malkovras libron kun fotoj de biciklantoj. Ŝi tuj decidas aĉeti triciklon al li, kaj la infano fine montriĝante pasiita de io, post jaroj da trejnado, konkuras sur la vojoj de la bicikla vetkuro "Tour de France". Tamen, Ĉampion elĉerpita malfruas ĉe la fino, kaj li estas kaptita de misteraj nigre vestitaj viroj, kiuj forprenas lin kun du aliaj partoprenantoj trans Atlantikan oceanon.

Por retrovi sian nepon, sinjorino Suza ne hezitas transiri oceanon per pedalfloso ĝis fora Belvil. Alveninta en Usonon, ŝi restas senmona, sed renkontas (per muziko kaj kanzono) tri maljunajn virinojn — la Triopo el Belvil. La Triopo kunprenas sinjorinon Suza en sian loĝejon, kaj partoprenigas ŝin al unu el siaj spektakloj kiel muzikistinon. Dum la spektaklo, sinjorino Suza ekvidas la anojn de Franca Mafio, kiuj strange similas al la viroj, kiuj forprenis Ĉampion-on. Helpata de la Triopo, ŝi sukcesas postsekvi ilin kaj liberigi sian nepon post memorinda postkuro.

Teĥnikaĵoj

Rolantoj

Rekompencoj

  • 2004: Ora stelo de filmo (Francio)
  • 2005: Premio "Génie"

Eksteraj ligiloj