Les Triplettes de Belleville (filmo)
La triopo el Belvil | |
---|---|
longa movbilda filmo | |
Originala titolo | Les Triplettes de Belleville |
Produktadlando | Francio Belgio Kanado Unuiĝinta Reĝlando |
Originala lingvo | franca angla portugala |
Kina aperdato | 11-a de junio 2003 en Francio 25-a de junio 2003 en Belgio 29-a de aŭgusto 2003 en Unuiĝinta Reĝlando 7-a de novembro 2003 en Kanado 26-a de novembro 2003 en Usono |
Daŭro | 78 minutoj |
Buĝeto | 8 milionoj da dolaroj |
Reĝisoro(j) | Sylvain Chomet |
Produktisto(j) | Didier Brunner Paul Cadieŭ Regis Ghezelbash Colin Rose Viviane Vanfleteren |
Scenaro | Sylvain Chomet |
Loko de rakonto | Parizo • Belleville |
Muziko de | Benoît Charest |
Ĉefrolantoj | Béatrice Bonifassi Lina Boudreault |
Produktinta firmao | Les Armateurs Production Champion Vivi Film France 3 Cinéma RG Prince Films Kun la partopreno de: Canal+, Sofica Gimages 3, Cofimage 12, Telefilm Canada, SODEC, Charente, Regiono Puatuo-Ĉarentoj Kun la subteno de: CNC, Fonds Film en Flandrio, Nationale Loterij de Belgio Asociite kun: BBC Bristol, BBC Worldwide |
Distribuo | Diaphana Films, Francio Sony Pictures Classics, Usono Tartan Films, Unuiĝinta Reĝlando |
Honorigoj | Academy of Canadian Cinema and Television Award for Best Motion Picture |
IMDb | |
Les Triplettes de Belleville (esperante: La triopo el Belvil) estas franca-belga-kanada animacia filmo de la franca animaciisto, pentristo kaj scenaristo Sylvain Chomet. Ĝi baziĝas sur lia verko aperinta en 2003.
Rakonto
La filmo komenciĝas per varietea spektaklo, ensceniganta tri (ankoraŭ junajn) kantistinojn, la "La triopo el Belvil".
En Francio, sinjorino Suza edukas sian nepon, Ĉampion-on, junan malgajan orfon.
Por distri Ĉampion-on, la avino unue aĉetas hundon, Bruno, al li. Poste, vidante ke la hundo ne sukcesas gajigi lin, ŝi aĉetas elektran trajneton al li. Sensukcese, la knabo daŭre restas melankolia. Fine, ordigante la dormoĉambron de Ĉampion, sinjorino Suza malkovras libron kun fotoj de biciklantoj. Ŝi tuj decidas aĉeti triciklon al li, kaj la infano fine montriĝante pasiita de io, post jaroj da trejnado, konkuras sur la vojoj de la bicikla vetkuro "Tour de France". Tamen, Ĉampion elĉerpita malfruas ĉe la fino, kaj li estas kaptita de misteraj nigre vestitaj viroj, kiuj forprenas lin kun du aliaj partoprenantoj trans Atlantikan oceanon.
Por retrovi sian nepon, sinjorino Suza ne hezitas transiri oceanon per pedalfloso ĝis fora Belvil. Alveninta en Usonon, ŝi restas senmona, sed renkontas (per muziko kaj kanzono) tri maljunajn virinojn — la Triopo el Belvil. La Triopo kunprenas sinjorinon Suza en sian loĝejon, kaj partoprenigas ŝin al unu el siaj spektakloj kiel muzikistinon. Dum la spektaklo, sinjorino Suza ekvidas la anojn de Franca Mafio, kiuj strange similas al la viroj, kiuj forprenis Ĉampion-on. Helpata de la Triopo, ŝi sukcesas postsekvi ilin kaj liberigi sian nepon post memorinda postkuro.
Teĥnikaĵoj
- Titolo: Les Triplettes de Belleville
- Reĝisoro: Sylvain Chomet
- Scenaro: Sylvain Chomet
- Grafismo: Sylvain Chomet (tre inspirita de Nicolas De Crecy por la dekoroj)
- Kreado kaj direktado de dekoroj: Evgeni Tomov
- Koloraj dekoroj, Ĉef-dekoristo: Thierry Million
- Animado: Pieter Van Houte, Sylvain Chomet, Jean-Christophe Lie, Benoît Feroumont
- Trukoj: Pieter Van Houte
- Muziko: Benoît Charest
- Muzikistoj: Thomas Dutronc (sol-gitaro), Christopher B.J. Smith (trombono kaj tubjo)
- Muntado: Chantal Colibert Brunner
- Devenlandoj: Belgio, Kanado, Francio
- Produktoroj: Viviane Vanfleteren, Régis Ghezelbash, Colin Rose
- Delegitaj produktoroj: Didier Brunner, Paul Cadieŭ
- Produktaj firmaoj: Les Armateurs (Francio), France 3 Cinéma (Francio), RGP Productions (Francio), Production Champion (Kanado), Vivi Film (Belgio)
- Distribuaj firmaoj: Diaphana Films por Francio, Celluloïd Dreams por eksterlando
- Formato: Kolora — 1.66:1 — Dolby Digital — 35 mm
- Ĝenro: Animacio, Komedio
- Daŭro: 78 minutoj
- Aperdato: 11-a de junio 2003 en Francio
Rolantoj
- Lina Boudreau: Voĉo de La Triopo
- Mari-Lou Gauthier: Voĉo de La Triopo
- Michèle Caucheteŭ: Voĉo de La Triopo
- Béatrice Bonifassi: Kantita voĉo de La Triopo
- Charles Prévost-Linton: Kantita voĉo
- -M-: Kantita voĉo (fina prezento)
- Jean-Claude Donda: Voĉo
- Michel Robin: Voĉo
- Monica Viegas: Voĉo
Rekompencoj
- 2004: Ora stelo de filmo (Francio)
- 2005: Premio "Génie"