Cerniat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Utsets)
Cerniat
Blazono de Cerniat
Blazono de Cerniat
Blazono de Cerniat
Cerniat
Cerniat
Cerniat
former municipality of Switzerland
Kantono Friburgo
Komunumo(j) Val-de-Charmey
Koordinatoj  46° 37′ 57″ N 7° 9′ 25″ O / 46.63250 °N, 7.15694 °O / 46.63250; 7.15694 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 57″ N 7° 9′ 25″ O / 46.63250 °N, 7.15694 °O / 46.63250; 7.15694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 346
Areo 33,69 km²
Alteco 927 m super marnivelo
Poŝtkodo 1654
Mapo de Cerniat
Mapo de Cerniat
Mapo de Cerniat
vdr

Cerniat estis ĝis fino de 2013 komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Val-de-Charmey en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 346 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cerniat situas en la Friburgaj Antaŭalpoj proksimume 12 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo kaj 8 kilometrojn oriente de la urbo Bulle. La plej alta punkto de la iama komunumo estas la monto Berra kun alteco de 1719 m s.m. en nordoriento de la iama komunumo. La sudokcidentan limon formas la rivero Javro, en nordoriento la iama komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de Ĝerino (germane Aegera, france Gèrine). La komunumo konsistas el la vilaĝoj Cerniat, Les Utsets, la Monaĥejo La Valsainte kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 33,69 km², de kiuj 54,8% estas kovritaj de arbaro, 40,9% servas por agrikulturo kaj 2,3% por setlado. [2]

Iamaj najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Cerniat limis en nordo al La Roche, en nordoriento al Plasselb, en oriento al Plaffeien, en sudo al Charmey, en sudsudokcidento al Crésuz, en sudokcidento al Châtel ĉe Montsalvens, en okcidentosudokcidento al Botterens, en okcidento al Corbières, kaj en nordokcidento al Hauteville.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Cerniat situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flankaj vojoj de Crésuz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 proksimume 8 kilometroj okcidente de la komunumo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto poŝtaŭtolinio, kiu ĉe la ĉefvojo n-ro 180 sude de la iama komunumo havas konekton al la buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Friburgo al Boltigen kaj de Bulle al Jaun.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la alpopaŝtejoj de Cerniat estas produktata la fama fromaĝo de Grejerco, kiu estas ŝatata ĉefingredienco de la svisa nacia manĝaĵo fonduo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cerniat datiĝas el la jaro 1288 kiel Sernia. Dum mezepoko Cerniat apartenis al la Senjorujo Corbières, kiu en la jaro 1553 fariĝis friburga voktejo. Okaze de la Helveta Revolucio Cerniat estis atribuita al la distrikto Grejerco.[3]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iama komunumoj Charmey kaj Cerniat estis kunigitaj al la nova komunumo Val-de-Charmey.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]