Les Vacances de M. Hulot (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Vacances de M. Hulot
filmo
Originala titolo Les Vacances de monsieur Hulot
Originala lingvo franca lingvo • angla lingvo • germana lingvo
Kina aperdato 25 feb. 1953, 26 aŭg. 1955, 1 mar. 1953
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Jacques Mercanton
Reĝisoro(j) Jacques Tati
Scenaro Jacques Tati • Pierre Aubert • Henri Marquet
Filmita en Saint-Marc-sur-Mer
Loko de rakonto Francio
Muziko de Alain Romans
Rolantoj Jacques Tati • André Dubois • Lucien Frégis • Michèle Brabo • Raymond Carl • René Lacourt • Suzy Willy • Marguerite Gérard
Honorigoj Louis Delluc Prize
IMDb
vdr

Les Vacances de M. Hulot ("La Ferioj de S-ro Hulot") estas franca filmo de Jacques Tati, filmita en 1952 kaj aperinta en 1953.

Temo[redakti | redakti fonton]

Sinjoro Hulot ferias en trankvila gastejo ĉe marbordo. Li aperas mallerta farante etajn fuŝaĵojn. Multaj etaj anekdotoj, tagon post tago, ĝis la fino de la ferioj.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Komentaro[redakti | redakti fonton]

Sinjoro Hulot, luna ulo elirinta el nenie, alvenas en banloko per pafbrua aŭteto dum someraj ferioj. Senkonscia pri la principo, kiu regas lin, li promenas en la kuranta vivo de feriantoj, konfuzante la sintenajn logikojn kiuj ĵus ekinstaliĝis.

Absorbite en sia mondo sen ia ajn percepto pri sia diferenco kun la komunumo, li revoluciigas la komunajn regulojn de bonedukiteco enigante sian "frenezeton". Kune kun sia pafbrua aŭteto, li baraktas por eniĝi en ĝin pro sia granda alto. La ora proporcio estas forbalaita per tiu ĉi klaŭneca aliro al elementoj. La homo prifajfas tion, misproporcio ja estas lia regno.

Dum tiuj post-militaj jaroj, ferioj realprenas sian ritmon kaj ĉiuj flankoj de la socio estas reprezentitaj en tiu marborda hotelo simila al ĉiuj aliaj, en simpligita kunteksto, vakua, kun la malmultaj distraĵoj en la tiamaj strandoj, banloko simila al kuracloko. Tiu morneco estas forpelita de la ĉeesto de tiu neŝanĝebla fuŝulo en konstanta aktorado en tiu mikrokosmo nekutima al malkvieto, kie kunvivas stresita aferisto, intelektulo, eleganta virino alloganta rigardojn, Anglino, eks-militisto ankoraŭ en militiro, gepensiuloj, sportisto, ktp...

Ĉe Hulot nenio estas antaŭplanita, ĉio estas natura, li ofertos neforgeseblajn feri-memoraĵojn al kelkaj el la feriantoj, kiuj rapide rimarkas lian malsimilon: vid-al-vida juna virino, pensiulo, filo de aferisto, Anglino petanta lin reveni venontjare.

la sonbendo estas eksterordinare prilaborita kaj ĉiamestanta (svingpordo en la restoracio, pafbruado de la aŭteto, sonorilo de la gastejo, ktp.) kaj tipa pri la labormetodo de Tati. Ili estas la sonaj leitmotivoj de la filmo. Dialogoj estas malmultaj, kelkaj voĉoj estas vole obtuzaj. Bildo vole superanta rivelas la forton de pantomimo.

La heroo estas tre zorgema, preciza, restarigante pentraĵojn, metante kartojn sur apuda tablo. Tiu precizeco ankaŭ estas konstrua elemento de liaj komikaĵoj, kie aĵoj kaj uloj alilokitaj ekster ilia originala kunteksto, provokas ridon (helprado transformita en mortkronon, felo de vulpo kroĉita al liaj spronoj, ktp.)

Jacques Tati estas adepto de modera komikaĵo, oni pacience atendu ĝin sen trorapido, lulante sin per amuzaj scenoj, kiujn ofertas tiu faŭno renkontita dum ferioj. Pierre Étaix, maljuste forgesita, honorigis per «Le Soupirant» kaj «Tant qu’on a la santé» tiun eksterordinaran komikulon, kiu tuj post la milito reridigis tutan popolon per siaj verkoj.

La filmo ankaŭ enhavas kelkajn politikajn satiraĵojn: danci anstataŭ aŭskulti oficialan paroladon, transformi gazeton en ĉapelon anstataŭ legi ĝin, estigi paroladon de intelektulo neaŭdebla kaj teda.

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Anekdotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]