Lajoux JU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Vacheries de Lajoux)
- La mallongigo JU en Lajoux JU staras por la svisa Kantono Ĵuraso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Lajoux..

Lajoux
Blazono de Lajoux
Vilaĝocentro de Lajoux
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 16′ 50″ N 7° 8′ 15″ O / 47.28056 °N, 7.13750 °O / 47.28056; 7.13750 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 50″ N 7° 8′ 15″ O / 47.28056 °N, 7.13750 °O / 47.28056; 7.13750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 684
Areo 12,35 km²
Alteco 960 m super marnivelo
Poŝtkodo 2718
Komunumkodo 6750
Mapo de Lajoux
vdr

Lajoux estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 684 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lajoux situas en la oriento de la Liberaj Montoj sur altebenaĵo de la Ĵurasa Montaro sur alteco de preskaŭ 1000 metroj s.m. En la nordo de la komunuma teritorio situas la artefarita lageto Sous le Crât el la 16-a jarcento, je kies subtera elfluo situas ruino de malnova muelejo. Al la komunumo Lajoux apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝetoj Les Vacheries de Lajoux, Le Paigre kaj Fornet-Dessus, kaj krome multnombraj izolitaj bienoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lajoux limas en nordo al Saulcy, en nordoriento al Rebévelier (BE), en oriengto al Châtelat (BE), en sudoriento al Saicourt (BE), en sudo al Les Genevez, en okcidento al Montfaucon, kaj en nordokcidento al Saint-Brais.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lajoux situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per buslinio de Tramelan al Glovelier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lajoux datiĝas el la jaro 1404 kiel La Jous Mertinatt.[1]

Restaĵoj de fandofornoj el la 14-a kaj 15-a jarcento pruvas, ke sur la komunuma teritorio dum mezepoko estis perlaborita fero. Ĝis la Franca Revolucio de 1792 Lajoux apartenis al la Senjorejo de Bellelay, kiu apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Dum 1793 la vilaĝo estis parto de la Raŭraka Respubliko por poste apartenis al la franca departemento Mont-Terrible, kiu en la jaro 1800 estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno, kaj Lajoux fariĝis komunumo en ties distrikto Franches-Montagnes. La 1-an de januaro 1979 la komunumo aliĝis al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Lajoux

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]