Les Verrières
| Les Verrières | |
|---|---|
| Blazono de Les Verrières | |
| Les Verrières | |
| Kantono | Neŭŝatelo |
| Distrikto | Val-de-Travers |
| Koordinatoj | 46°54′20″N 6°28′55″O / 46.90556°N, 6.48194°OKoordinatoj: 46°54′20″N 6°28′55″O / 46.90556°N, 6.48194°O |
| Nombro de enloĝantoj | 667 |
| Areo | 28,68 km² |
| Alteco | 930 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2126 |
| Komunumkodo | 6511 |
| Mapo de Les Verrières | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Les Verrières estas komunumo en la distrikto Val-de-Travers en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 667 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio [redakti]
Les Verrières estas al plej okcidenta komunumo de la kantono. Ĝi situas en la Neŭŝatela Ĵuraso, proksimume 36 kilometrojn okcidentnordokcidente de la kantona ĉefurbo Neŭŝatelo. Per la rivereto Morte la surtera akvo de la komunumo alfluas okcidenten al Doubs kaj tra ĝi kaj Rodano al Mediteraneo. La subtera akvo tamen tra la karstaj kavernoj alfluas al Areuse kaj tra ĝi tra la Lago de Neŭŝatelo kaj Aro kaj Rejno al la Norda Maro. La komunumo Les Verrières konsistas el la ĉefvilaĝo Grand Bourgeau, kaj la vilaĝetoj Belle-Perche, Le Crêt, La Croix-Blanche, Meudon, Mont des Verrières, Petits Cernets kaj Grands Cernets.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 28,68 km², de kiuj 50,7% estas kovritaj de arbaro, 46,6% servas por agrikulturo kaj 3,3% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Les Verrières limas en nordo al Les Alliés (Francio), en oriento al Val-de-Travers, en sudo al La Côte-aux-Fées, en sudokcidento al Verrières-de-Joux, kaj en nordokcidento al Pontarlier.
Trafiko [redakti]
Tra Les Verrières pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 10 de Neŭŝatelo al Pontarlier, kaj la internacia trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo tra Pontarlier al Besançon. Aktuale la stacidomo Les Verrières ne plu estas trajnhaltejo kaj la konekto al la publika transportreto okazas per poŝtaŭtolinio de Fleurier al Pontarlier.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Les Verrières datiĝas el la jaro 1311 kiel Myezour. Ĝis 1848 Les Verrières estis tribunalejo kaj centro de distrikto, al kiu apartenis Les Bayards kaj La Côte-aux-Fées. Ĝis 1825 La Côte-aux-Fées apartenis al la komunumo Les Verrières, ek de tiam ĝi formas apartan komunumon.[2]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Eric-André Klauser: Les Verrières en Historia Leksikono de Svislando (2001-05-08)
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Verrières.ch Oficiala retejo de la komunumo Les Verrières
- Les Verrières en Historia Leksikono de Svislando (en la franca lingvo)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Les Verrières – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||