Lesbo (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la provinco Lesbo en Grekio

La provinco Lesbo (greke Λέσβος respektive Νομός Λέσβου - Nomos Lesvou) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 provincoj de Grekio ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos") kaj unu el la du provincoj de la administra regiono Norda Egeo. Ĝi ampleksas la insulojn Lesbo (proksime al la marbordo de Turkio), Limnos (pli norde kaj okcidente) kaj Agios Efstratios plus iujn aldonajn ĉirkaŭajn insuletojn. La insuloj entute kovras areon de 2 154 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 109 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la urbo Mitilini sur Lesbo.

pitoreska angulo de la insulo Lesbo
Mirinia, la ĉefa loĝloko de la insulo Limnos


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]