Lesencefalu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lesencfalu)

Lesencefalu [leŝencefalu] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Tapolca. Falu signifas: vilaĝo.

Blazono de Lesencefalu

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Lesencefalu situas en baseno de Tapolca inter arbaroj, laŭ traira flankovojo. Balatono troviĝas 6, Tapolca 11, Keszthely 14, Sümeg 19 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1365 en formo Németfalu (=germana vilaĝo). La turkoj senhomigis la vilaĝon. Ŝajnas, en 1715 la iamaj loĝantoj revenis. En 1898 la komunumo ricevis novan nomon pri rojo Lesenc. En 1960 kolĥozo formiĝis. Ĝuste tiam la vilaĝo ekhavis kurenton, ekde 1976 akvodukton, ekde 1995 telefonan reton, ekde 2000 gasodukton, ekde 2004 kanalizadon. En Lesencefalu migra poŝto servas.

Je la 3-a de septembro 2008 oni atakis per bombo la feriejon de ministro de sekretaj servoj György Szilvási en la vilaĝo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]