Lesjöfors

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Esperanto-domo en Lesjöfors

Lesjöfors [leŝeFOŜ/leĥeFOŜ] estas urbeto en okcidenta Svedio, en la regiono Värmland. La plej proksima urbeto estas Filipstad.

La loko estas konata en Svedio dank´al Glitpilkado.

Esperanto-domo en Lesjöfors [redakti]

La junulara gastejo Esperanto-domo (svedlingve Esperanto-Gården) en Lesjöfors estas foje la okazejo de Esperantaj renkontiĝoj, inter aliaj la E@I-seminario de 2002 kaj la Internacia Junulara Kongreso de 2003. En la jaro 2011 okazis REF, la familia renkontiĝo[1].

En la kelo de Esperanto-domo troviĝas sufiĉe granda kolekto de libroj kaj periodaĵoj ĉefe en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj planlingvoj.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Muzeo de Lesjöfors
Ekstera ligilo    Esperanto-Gastejo en Lesjöfors

Referencoj [redakti]

  1. Retpaĝo pri REF-2011 en la E@I-vikio