Leszek Kołakowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leszek Kołakowski

Leszek Kołakowski (legu: leŝek koŭakovski) (naskiĝis la 23-an de oktobro 1927 en Radom, mortis la 17-an de julio 2009 en Oksfordo) estis unu el la plej gravaj polaj filozofoj de la 20-a jarcento. Li estis ankaŭ eseisto, historiisto de filozofio, publikigisto kaj esperantisto.

La brusto de Leszek Kołakowski en la Aleo de Famuloj sur la Skvaro de Skoltoj en Kielce
La memortabulo omaĝe al Leszek Kołakowski en la strato Senatorska en Varsovio

La vivo

Dum la junaĝo li ellernis multe da lingvoj legante literaturon verkitan en ili. Tiumaniere, legante verkon Historio de Kristo de Giovanni Papini, tradukitan al Esperanto, li ekscis ankaŭ Esperanton. Poste en sia parolo pri Esperanto en antologio pole nomata "Esperanto? Wypowiedzi wybitnych polskich intelektualistów", Leszek Kołakowski asertis opinii pozitive pri Esperanto kaj pri ĝia ideo nomante la lingvon "valora utopio de popola frateco".

Leszek Kołakowski estis asistanto kaj lernanto de Tadeusz Kotarbiński. Kołakowski estis la plej grava pola marksisma filozofo de la jaro 1966, membro de Pola Unuiĝinta Laborista Partio (pole: Polska Zjednoczona Partia Robotnicza, mallongigo PZPR) ekde 1947 ĝis 1966, fama figura en tiutempa varsovia publika vido. Kołakowski ankaŭ estis poste direktoro de marksisma-leninisma katedro en Varsovia universitato, tamen li perdis poste tiun pozicion pro sia kritiko de pola ŝtato kaj postveninte devis forvojaĝi eksterlanden.

En emigracio Kołakowski komencis proksimiĝi al Kristana penso. Post mallonga loĝado en Parizo, li veturis al Anglujo. Li skribis eseon "Tezoj pri espero kaj senespero" kiun oni publikis en pariza revuo Kultura kaj kiu kreis intelektualan fundamenton de komunista opozicio.

En Anglujo Kołakowski ankaŭ komencis prelegi en Oksforda Universitato. Poste li prelegis ankaŭ en universitatoj en Yale, New Heaven, Berkeley kaj Chicago en Usono.

En 1991 Kołakowski estiĝis efektiva membro de Pola Scienca Akademio. En 2003 jaro li estis honorita per Kluge Prizo.

Leszek Kołakowski estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Verko

Kołakowski okupiĝis pri politika filozofio. Li interesiĝis plej pri socialismo. Li volis konsciigi homaron pri malbono kaj nesekureco de socialismo ekzemple en manifesto "Kio estas socialismo" en pola komunisma revuo "Po Prostu" en 1956. Tre ofte en siaj verkoj Kołakowski agis kiel historikisto de filozofio (Jednostka i nieskończoność. Wolność i antynomie w filozofii Spinozy) kaj hermeneutikisto. En Pollando li batalis kun socialismo ĉefe per aluzioj (Świadomość religijna i więź kościelna). Tre ofte Kołakowski estis ateistema ("Se Dio ne ekzistas, ĉion povas homo"). Leszek Kołakowski estas ankaŭ fama pola fabelisto (li skribis fabelojn, ekzemple "Kto z was chciałby rozweselić pechowego nosorożca" kaj "13 bajek z królestwa Lailonii") tamen eĉ liaj fabeloj estis rigardataj de pola komunista estraro kiel asertantaj socialismajn ideojn.

Kelkaj verkoj

  • Szkice o filozofii katolickiej, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio 1955
  • Wykłady o filozofii średniowiecznej, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio 1956
  • Światopogląd i życie codzienne, Państwowy Instytut Wydawniczy, Varsovio 1957
  • Pochwała niekonsekwencji. Pisma rozproszone z lat 1955-1968, red. Zbigniew Mentzel, Puls, Londino 1989, eld. 2 Londono 2002
  • Jednostka i nieskończoność. Wolność i antynomie wolności w filozofii Spinozy, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio 1958
  • Wybrane teksty z historii filozofii. Filozofia XVII wieku. Francja, Holandia, Niemcy, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio 1959
  • Notatki o współczesnej kontrreformacji, Książka i Wiedza, Varsovio 1962
  • 13 bajek z Królestwa Lailonii, Czytelnik, Varsovio 1963
  • Klucz niebieski albo opowieści budujące z historii świętej zebrane, Państwowy Instytut Wydawniczy, Varsovio 1964
  • Rozmowy z diabłem, Państwowy Instytut Wydawniczy, Varsovio 1965
  • Świadomość religijna i więź kościelna. Studia nad chrześcijaństwem bezwyznaniowym siedemnastego wieku, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio 1965
  • Wybrane teksty z historii filozofii. Filozofia egzystencjalna, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio 1965
  • Filozofia pozytywistyczna (od Hume’a do Koła Wiedeńskiego), Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio 1966
  • Kultura i fetysze, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Varsovio 1967
  • Obecność mitu, Instytut Literacki, Parizo 1972
  • Husserl i poszukiwanie pewności, tłum. P. Marciszuk, Aletheia, Varsovio 1990
  • Główne nurty marksizmu. Powstanie - rozwój - rozkład, Instytut Literacki, Parizo 1976-78
  • Czy diabeł może być zbawiony i 27 innych kazań, Aneks, Londono 1982
  • Moje słuszne poglądy na wszystko, Znak, Krakovo 2000