Letero de Klemento el Romo al la Korintanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRISTANA LITERATURO
“LETERO DE KLEMENTO EL ROMO AL LA KORINTANOJ”
aŭtoro = (laŭtradicie) Klemento el Romo
datado = 80-95 p.K. (80 -140)
redakro =eble en Romo
fontoj = diversaj manuskriptoj
adresito = la kristanaro de Korinto
temo = riproĉo kun ordono remeti al sia reganta posteno la ekleziulojn depostenigitajn

La Letero de Klemento el Romo al la Korintanoj, aŭ “Unua letero de Klemento” (aŭ greke: Κλήμεντος πρὸς Κορινθίους), estas teksto atribuita al Klemento la 1-a papo de 88 ĝis 97, skribita greklingve en la jaroj inter 80aj kaj 140aj. Ĝi ĝuis rimarkindan bonŝancon tiom ke ĝi estis konsiderita, ĉe iuj Patroj de la Eklezio teksto kanona, sed la sinsekva tradicio ĝin konsideris kiel nura dokumento de la tieldirita subapostola literaturo, eĉ ĉe kelkaj kiel simpla apokrifo.

Redaktado

Pri la aŭtoreco de tiu “unua” letero (ekzistas ankaŭ alia, “dua”, letero de Klemento atribuita sed neatribuebla al Klemento el Romo) la scienca konsento estas superforta[1], dum estas, male, vaste akceptite ke la duan erare kelkaj en la antikveco atribuis al li. Diversaj historiistoj kredas pruvite ke ĝi aperis samtempe kun la Johana Apokalipso, ĉirkaŭ 95-97 p. K. Tamen nek la unua nek la dua estis akceptitaj, kiel jam dirite, en la kanono de la Nova Testamento, sed ili restis signifaj eroj de la verkoj de la Apostolaj Patroj

La unua letero ne entenas la nomon de Klemento, sed efike utilas por tio la implicaj aludoj kiel "La de Dio eklezio gastadanta en Romo al la de Dio eklezio gastadanta en Korinto, nome al ĉiuj vokitoj sanktaj laŭ la dia volo pere de Jesuo Kristo nia Sinjoro”, akompanata de la konstanta tradicio kiel dirite ĉe Hegesipo, Dionizo el Korinto (en Eŭsebio)[2] kaj en la Prefaco de Klemento el Romo al la Korintanoj[3].

Por la datado utilas ankaŭ la verka frazo (1,1) priskribanta la publikan situacion de la kristanoj elprovitaj “kaŭze de la malfeliĉoj kaj de la damaĝoj kiuj nin trafis sinsekve frapon post frapo”, kiu certe referencas al la persekutoj dekatenigitaj de Domiciano, pli precize al la fino de tiu regnado, nome ĉirkaŭ 96. Ankoraŭ, la Eklezio de Romo estas difinita antikva kaj la ekleziuloj nomumitaj de la apostoloj jam mortintaj (44,1), nome jam agadis dua posteula generacio.

Se tia estas la plej insista takso pri la datado kaj aŭtenta aŭtoreco de tiu letero, alia sciencula franĝo inklinas, sen tamen nei ĝian valoron rilate originon el la Roma Eklezio kaj ĝian doktrinon, postdatadi la redakton eĉ ĝis la 140 p. K. Pruvoj: la graveco asignita al la funkcia alestiĝo de episkopoj kaj diakonoj (42,1-5); la morto de la ekleziuloj nomumitaj de la apostoloj (42,2) kaj la finiĝo de la dua generacio de regantoj de la eklezio; la Roma Eklezio difinita “antikva”, sin montra bone strukturita (47,6); la senditoj el Romo esta difinitaj “kristanoj el junaĝo ĝis maljunaĝo” (63,3). [4]

Enhavo kaj stilo

Post laŭda priskribo pri la pasinta konduto de la korinta eklezio, Klemento eniĝas denuncon pri la malvirtoj kaj laŭdon pri la virtoj, kaj ilustras sian diversajn argumentojn per abundaj ekzemploj de la Malnova Testamento. Tial li pretigas la vojojn al sia riproĉo pro la nunaj malordoj, pri kiuj li silentas ĝis la kompleta redakto de du trionoj de sia letero. Klemento estas ekĉese vortuma kaj lia letero atingas longon duoblan kompare, ekzemple, kun la Letero al la hebreoj. Multaj el liaj ĝeneralaj instigoj estas multe nerekte kuneksaj kun la laŭkonduta temo provokita: ĉio ŝajnas kolekto de homiliaj instigoj eble praktikitaj en Romo.

Laŭ la letero (1,7), la Roma Eklezio, spite de la propersekutaj suferoj, estas forte unuigita per fido kaj amo kaj alfacigas sian unuecon precipe en sia disciplina kulto. Legita de tempo al tempo en Korinto, ĝia uzo disvastiĝis kaj en 4-a jarcento ĝi estas uzata en aliaj ekleziaj komunumoj. Ĝi troviĝas aneksita al Codex Alexandrinus (Kodekso Aleksandria).

G.B. Tiepolo, Papo Klemento la 1-a preĝas la Sanktegan Triunuon

La tono de aŭtoritateco en la esprimoj de Klemento montras konscion pri rajto de interveno eĉ pri devo de interveno (56, 58 ktp.): laŭ, konkludas la adherantoj al roma primaseco sur ĉiuj kristanaj katolikaj eklezioj, la interpreta rezulto de la evangelio kie Jesuo pri tiu tasko oficigis Pentron. (Mateo 16.13-20)

Doktrino

En la epistolo troviĝas malmultaj dogmaj instruoj, pro tio ĝi sonas kiel pura oratora ekzerco. Ĝiaj vortoj rilate kristanan pastrecon originis diversajn diskutojn (42 kaj 44): “La apostoloj ricevis por ni de Jesuo Kristo la bonan novaĵon; Jesuo, la Kristo, estis sendita de Dio. 2 Kristo do elvenas el Dio, la apostoloj elvenas el Kristo; ambaŭ okazintaĵoj belordigitaj de la divolo... tiel, predikante ĉiuloke en kamparo kaj urboj, ili nomumis siajn unuajn posteulojn, antaŭe elpruvitajn de la Sankta Spirito, episkopojn kaj diakonojn”. Ĉiukaze la ĝenerale signifo estas klara: la Apostoloj prizorgis la laŭleĝan posteulan pastran sinsekvon. La pastraro estas menciitaj plurfoje, kvankam sendistinge inter patroj kaj episkopoj. Mankas ankaŭ indiko de episkopo en Korinto, kaj ekleziaj aŭtoritatoj estas cititaj plurale. Ĉu eblas ke en tiam en Korinto ankoraŭ ne regis la monokrata (solpersona) episkopo? Tion elpensis iuj komentistoj.

En tiu letero trovas ampleksan spacon la preĝo por tiuj kiuj ekzercas la povon, kaj la devo-sento de dependeco kaj omaĝo al la politikaj instancoj. Post la tekstoj de la Nova Testamento, tiu preĝo konstatiĝas kiel la plej antikva preĝo por la politikaj institucioj: “Igu nin obeaj al via ĉiopova kaj glora Nomo, al nia ĉefoj kaj al niaj regantoj sur la tero [...] Vi, Sinjoro, konfidis al ili la reĝan povon pere de via grandioza kaj senmezura forto, por ke ni [...] estu al ili submetitaj” (60-61)

La unua de Klemento el Romo en la literaturo

Tiu klementa letero estis tradukita al almenaŭ tri lingvoj en la praa epoko: oni malkovris manuskriptojn koptajn, siriakajn kaj latinajn, pergamenajn kaj papirusajn.

Modernan epokon la letero estis publikigitaj en 1633 de Patrick Young kiu ĝin eltiris el la Kodekso Aleksandria, en kiu tamen mankis la lasta folio, nome la granda preĝo (ĉĉ. 55 – 64). Kelkajn jarojn poste Lightfoot profitis de latinaj kaj siriakaj tradukoj por aŭtori la verkon kompletan: de tie ekis la modernaj studoj pri la Unua de Klemento el Romo

Referencoj

  1. Louth 1987:20; Prefaco al The Faith of the Early Fathers, 1970 ISBN 0-8146-0432-3, de William Jurgens vol. 1, pp. 6 kaj 42 respektive.
  2. Prieklezia historio 3,16, 4,22 kaj 4,23. primi scritti cristiani:
  3. Pubblicazioni, Letero de Klemento el Romo al la Korintanoj
  4. Laurence Welborn, The Anchor Bible Dictionary, volumo 1a.

Bibliografio

  • Johannes Quasten, Epistles of St. Clement of Rome and St. Ignatius of Antioch (Paulist Press 1946).
  • Didachè. Prima lettera di Clemente ai Corinzi. A Diogneto, Città Nuova, 2008.

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

  • Wikisource entenas anglalingvajn verkerojn de Klemento la 1-a
  • Commons entenas multemdiajn dosierojn pri Klemento la 1-a
  • Wikipedia entanas voĉojn koncerne papon Klemento la 1-a.

Eksteraj ligiloj