Levél
Levél | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9221 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 316 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 93 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 54′ N, 17° 12′ O (mapo)47.89373055555617.200480555556Koordinatoj: 47° 54′ N, 17° 12′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 24,91 km² (2 491 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Levél [+] | |||
Levél estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár. La loknomo signifas hungare: letero aŭ folio, sed tie vivis peĉenegoj, kiuj gardis la limon, ili estis sagistoj (lővér), fine estis levél. La germana vilaĝonomo estas Kaltenstein.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Poŝtkodo: 9221
- Telefonkodo: 96
- Areo: 25 km²
- Loĝantaro: 1811
Situo[redakti | redakti fonton]
La komunumo situas sur ebenaĵo preter la fervojo kaj la aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno.
Historio[redakti | redakti fonton]
Rezulte de la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, saksoj refondis la vilaĝon. En 1946 la germanoj estis devige forigitaj al Germanio. Nuntempe estas interesaĵo la ventocentralo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario), luteranan preĝejon el 1789 kaj kalvinanan preĝejon.