Lev Gumiljov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lev Gumilov)
Lev Gumiljov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1912 (1912-10-01)
en Sankt-Peterburgo
Morto 15-an de junio 1992 (1992-06-15) (79-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Nikolskoe Cemetery of Alexander Nevsky Lavra
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • SovetunioRusio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de Historio • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Familio
Patro Nikolaj Gumilov
Patrino Anna Aĥmatova
Okupo
Okupo antropologo • geografohistoriisto • poeto • tradukistoverkistofilozofo • etnologo
vdr

Lev Nikolajeviĉ GUMILJOV (1912 – 1992) estas fama rusa historiisto, etnologo, filo de la rusaj poetoj Anna Aĥmatova kaj Nikolaj Gumiljov, eŭraziisto.

Kiel vera enciklopediisto li laboris ĉe la limoj de diversaj sciencoj: historio, geografio, etnologio, filozofio, psikologio. Liaj adeptoj vidis lian intuon kaj strebon al intergrigo de sciencoj, lian novisman aliron al esploroj.

Li proponis ideon pri bioenergia domineco de etnogenezo kaj pri "nova parametro de etna teorio", kiun li nomis pasieco (ruse: пассионарность). La termino subkomrenas ideon de ĉefpuŝeco en la historia procezo de grupo da homoj kun forta strebo al agado. Lia ĉefverko, kiu longan tempon kuŝis sen esti eldonita, estas Etnogenezo kaj biosfero de la Tero.

Mem Gumilov kredis ke li venis al la penso pri la senkonscia biologia kapablo de la homo al supertensio dank’ al la verkoj de alia rusiano: Vladimir Vernadskij, malkovrinto de biologia energio de viva estaĵo. Pere de la terorio de etnogenezo Lev Gumilov klarigas kialojn de konkeroj de la armeo de Aleksandro la Granda, invadon de mongolaj hordoj de Ĝingis-Ĥano, kialojn de historiaj unuiĝoj kaj disiĝoj, interpuŝiĝoj (ekz. ŝijaismanoj kaj sunaismanoj), kies radikoj kuŝas en la fora estinto.

Lev Gumilov estis arestata dufoje kaj pasigis kelkajn jarojn en stalinaj gulagoj (1933 – 1943). Li estas doktoro de historiaj sciencoj (1961), doktoro de geografiaj sciencoj (1979). Krom tio li tradukis el la persa, afgana kaj taĝika poezio, kaj ankaŭ el Rabindranath Tagore

Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hunnu (hunoj) (1960)
  • Iakinf (Nikita BIĈURIN). Kolekto de informoj pri historia geografio de Orienta kaj Meza Azio (1960)
  • Antikvaj tjurkoj (vidu tjurkoj) (1967)
  • En serĉo de elpensita carlando (1970)
  • Hunoj en Ĉinio (1974)
  • Etnogenezo kaj biosfero de la Tero (1979, 1989)
  • Antikva Rusio kaj la Granda Stepo (1989)
  • Geografio de etno en historia periodo (1990)
  • Miljaro ĉirkaŭ Kaspia maro (1991)
  • De Rusjo al Rusio (1992)
  • Etnosfero: Historio de la homoj kaj historio de la naturo (1993)
  • Ritmoj de Eŭrazio. Epokoj kaj civilizoj (1993)
  • El historio de Eŭrazio (1993)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.