Lev Kopelev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lev Kopelev en la 80-aj jaroj laŭtleganta el sia verkaro en Bad Münstereifel

Lev Zinovjeviĉ Kopelev (ruse: Лев Зиновьевич Копелев), naskita 1912-04-09 en Kievo, mortinta 1997-06-18 en Kolonjo, estis rusa germanisto kaj verkisto, unu el la plej konataj disidentoj de Sovetunio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco kaj kleriĝo[redakti | redakti fonton]

Lev Kopelev naskiĝis en Kievo en 1912 kiel filo de agronomo en meztavola juda familio. Jam frue li familiariĝis kun la germana lingvo, kiun oni dum lia infaneco ofte parolis en lia ĉirkaŭaĵo. La familio havis germanan vartistinon kaj lia unua amo estis kun filino de germana familio.

En 1926 lia familio translokiĝis al Ĥarkovo kaj dum tiu tempo, en 1926-1927, li lernis Esperanton. En sia aŭtobiografio (Und schuf mir einen Götzen, 1979) li emocie rememoris pri sia korespondado kun alilandanoj kaj pri la kontraŭnaciisma agado de SAT. Li aliĝis al ĝi kiel 14-jara lernejano en Kievo, eklerninte Esperanton je instigo de sia instruisto Li skribis, ke kvankam poste li ne plu okupiĝis pri Esperanto, verŝajne ĝi gardis lin kontraŭ ksenofobio kaj grandpotenca ŝovinismo.

Kiel studento en la filozofia fakultato de la Ŝtata Universitato de Ĥarkovo, Kopelev komencis verki en la rusa kaj ukraina lingvoj; kelkajn el liaj artikoloj publikigis Komsomolskaja Pravda. Li, idealisma komunisto kaj aktiva bolŝeviko, arestiĝis en marto 1929 pro "rilatado kun la buĥarinisma kaj trockiisma opozicio" kaj pasigis dek tagojn en malliberejo. Pli poste li laboris kiel redaktoro de radiaj novaĵ-elsendoj en lokomotivofabriko kaj poste kiel instruisto en lernejo por plenkreskuloj. En 1932, kiel gazetara korespondanto, li vidis la trudan rekviziciadon de greno kaj la likvidadon kaj deportadon de la kulakoj. Pli poste li priskribis la amasmalsatigon (vidu: Kolektivigo en la Sovetunio) en siaj rememoroj. Por ne fariĝi pro politika deviismo viktimo de stalinismaj purigoj, li klopodis demonstri sian komunisman fidelecon per aparta fervoro.

Li studis inter 1933 kaj 1938 germanan filologion, historion kaj filozofion. Li diplomiĝis en la fakultato pri la germana lingvo de la Moskva Ŝtata Instituto de Fremdaj Lingvoj en 1935. Post 1938 li estis docento en la Moskva Instituto de Filozofio, Literaturo kaj Historio, kaj tie li doktoriĝis.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1941 li aliĝis kiel volontulo al la armeo, kie li pro siaj bonaj konoj de la germana fariĝis "instrukciisto por la kleriglaboro en la malamika armeo". Poste li enposteniĝis en propaganda sekcio kaj kunlaboris tie kun anoj de la Nacia Komitato de Libera Germanio por instigi soldatojn de la germana armeo transfuĝi al la flanko de Sovetunio. Li partoprenis diversajn batalojn de la milito, interalie la batalon ĉirkaŭ Moskvo aŭ la sovetian someran ofensivon nomitan Operaco Bagration. Dum la enmarŝo de la Ruĝa Armeo en Germanion en januaro 1945 li iĝis vidatestanto de multnombraj kruelaĵoj kontraŭ la civila loĝantaro de Orienta Prusio, kiuj profunde skuis lin kaj elvokis en li fortan hontosenton. Per siaj klopodoj malhelpi la maljustan traktadon de anoj de la Nacia Komitato de Libera Germanio kaj pluajn kruelaĵojn, li rikoltis nur nekomprenon kaj antagonismon de siaj kamaradoj kaj superuloj, kaj sekve de tio oni faris akuzon kontraŭ li ĉe la sovetunia militara sekreta servo Smerŝ. Pro "propagado de burĝa humanismo, kompato al la malamiko kaj subfosado de la politika-morala teniĝo de la trupoj" oni kondamnis lin al dekjara malliberiĝo en punkaptitejo. Sed li komence sukcesis refuti la riproĉojn faritajn al li, tiel ke li post la esploraresto ankoraŭ dum pluraj monatoj vivis en libereco. Post la paso de tiu intervalo oni denove arestis lin kaj kondamnis lin ankoraŭfoje al malliberiĝo en punkaptitejo. Ĉi-foje oni efektive sendis lin al gulaga punlaborejo.

Punkaptitejo[redakti | redakti fonton]

En la ŝaraŝka Marfino Kopelev ekkonis interalie Aleksandr Solĵenicin, kiu aperigas lin en sia libro En la unua cirklo sub la nomo Lev Rubin. La terura sperto de la punkaptitejo tamen ne tiom ŝancelis liajn komunismajn idealojn, ke li principe forturnus sin de la komunismo. En 1954, jaron post la morto de Stalin, li finfine liberiĝis, kaj en 1956 li estis rehonorita.

Vojo al disidenteco[redakti | redakti fonton]

Post sia liberiĝo li rekomencis verki kaj baldaŭ konatiĝis kun sia posta edzino Raisa Orlova; en 1956 ili geedziĝis. Lev Kopelev povis labori kaj publikigi kiel literatursciencisto kaj germanisto. En la sama jaro Ĥruŝĉov faris sian faman sekretan paroladon ĉe la 20-a partikongreso de la KPSU, en kiu li faris finkalkulon kun la stalinismo. En tiu tempo Kopelev refariĝis membro de la KPSU. Li ricevis postenon kiel docenton pri la internacia gazetara historio. Li laboris de 1961 ĝis 1968 ĉe la Moskva Instituto de Arta Historio, verkis tie biografion de Berthold Brecht kaj historion de la germanlingva teatroscienco.

Ĝuste Kopelev la unua instigis Aleksandr Tvardovskij, la redaktoron de la literatura revuo Novij Mir, publikigi la mallongan romanon de Solĵenicin pri la gulagoj Unu tago en la vivo de Ivan Denisoviĉ. La apero de tiu verko en Novij Mir en novembro 1962, aprobita de la sovetunia gvidantaro, kaŭzis sensacion.

Post 1966 Kopelev aktive partoprenis en la homrajtisma kaj disidenta movadoj. Li pli kaj pli defendis la aferon de disidentoj kiel Andrej Saĥarov, Andrej Sinjavskij kaj Juli Daniel, kaj ankaŭ la Pragan Printempon. Pro tio li iĝis pli kaj pli opozicia al la tiuepoke severiĝanta reĝimo. Li ĉiam pli perdis sian kredon je la komunismo, kaj kiam li protestis kontraŭ la invado de landoj regataj de komunistaj partioj en Ĉeĥoslovakion kaj kontraŭ la brutala disbatado de ĉiuj tieaj reformatingoj, li estis punita per eksigo el la Partio, verkomalpermeso kaj la perdo de sia posteno ĉe la Instituto de Arta Historio. Li protestis ankaŭ kontraŭ la eksigo de Solĵenicin el la Verkista Unuiĝo kaj verkis defendon de la disidenta generalo Piotr Grigorenko, malliberigita en punpsikiatriejo. Finiĝis por li la lastaj esperoj, kiujn li havis koncerne la komunismon.

Konata disidento[redakti | redakti fonton]

Libroj de Kopelev distribuiĝis per samizdato kaj eldoniĝis en okcidentaj landoj. En 1977 oni senigis lin je la rajto instrui aŭ publikigi siajn verkojn. La loĝejo de la geedzoj Kopelev-Orlova en Moskvo rapide iĝis renkontiĝejo de disidentoj kaj eksterlandaj raportistoj, interalie Fritz Pleitgen kaj Klaus Bednarz. En tiu tempo intensiĝis liaj interŝanĝoj kun Heinrich Böll, kiun li jam en la 60-aj jaroj renkontis, kaj kun kiu li estis ligita per profunda amikeco. La proksimeco al Böll ankoraŭ pli poste decide influis lian vivon.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Kopelev volis vojaĝi, sed neniel volis rezigni je sia hejmlando kaj ekziliĝi. Pro invito de Böll kaj la grafino Marion Dönhoff al studvojaĝo en Germanio, antaŭita de longa diplomatia luktado por ricevi garantion de revenrajto, Kopelev aŭdacis en 1980 veturi eksterlanden kun sia edzino. Post kiam Kopelev komence de la jaro kune kun aliaj intelektuloj defendis la aferon de Andrej Saĥarov, oni surprize donis al li kaj lia edzino en oktobro la forveturpermeson. Meze de novembro la geedzoj alvenis al Kolonjo.

Sed jam komence de 1981 la eksterlanda vojaĝo fariĝis ekzilo, ĉar oni eksŝtatanigis ambaŭ geedzojn. Post vojaĝo al Usono, Kolonjo iĝis la nova restadejo de la geedzoj Kopelev-Orlova. Raisa Orlova havis konsiderinde pli grandajn malfacilaĵojn ĉe la alkutimiĝo al Germanio ol sia edzo, bonega konanto de la germana kulturo. Ŝi raportis en libro pri la nur malrapida kutimiĝado al la vivo en Germanio.

Humanisto kaj mondcivitano[redakti | redakti fonton]

En Germanio Kopelev rapide fariĝis batalanto por repaciĝo inter rusoj kaj germanoj. En scienca projekto li detale priskribis la imagbildon de la rusoj pri Germanio kaj tiun de la germanoj pri Rusio, por tiel malbloki per reciproka komprenado la malnovajn pontojn inter ambaŭ popoloj kaj krei novajn. Simbolulo por li en tiu penado estiĝis Friedrich Joseph Haass. Per tio li provis ankaŭ detrui la per propagando kaj ideologiaj konfliktoj kreitajn malamikecajn imagbildojn.

En tiu tempo li ne nur verkis multe, sed estis ankaŭ multe serĉata kiel referanto, intervjuato kaj kunparolanto. Li ĉiam denove atentigis pri atencoj kontraŭ la homaj rajtoj kaj enmiksiĝis ĉie, kie necesis varbi por interpopola kompreniĝo kaj reciproka respekto. Kopelev sentis sin jam en frua aĝo eŭropano kaj pledis por la konservo de la kultura plureco en Eŭropo.

Kopelev iniciatis grandan esplorprojekton pri la historio de la germana-rusa reciproka perceptado ekde la komencoj ĝis la 20-a jarcento ĉe la Universitato de Wuppertal. La rezultoj estas dokumentitaj en entute dek volumoj titolitaj West-Östliche Spiegelungen [Okcidentaj-Orientaj Respeguliĝoj].

Ree en Moskvo[redakti | redakti fonton]

Pro la perestrojko de Gorbaĉov, Kopelev ricevis en 1989 permeson viziti sian malnovan hejmurbon Moskvo okaze de sia 77-a naskiĝtago. En 1990 li povis eĉ duan fojon viziti Rusion. li travojaĝis la landon kaj vizitis malnovajn geamikojn, sed la lando jam iĝis fremda por li. Ĉar lia edzino Raisa mortis en 1989, li finfine reveturis al Kolonjo por tie daŭrigi sian laboron por la repacigo de la popoloj.

La 18-an de junio 1997, Lev Kopelev mortis en Kolonjo. Oni transportis lian urnon al Moskvo kaj la cindron enterigis sur la Donskoj-tombejo apud lia edzino Raisa Orlova.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Je lia memoro oni fondis en Kolonjo la Lev-Kopelev-Forumon, kiu informas pri lia vivo kaj proponas programon de publikaj aranĝoj kaj ekspozicioj pri la germana-rusa interkompreniĝo. Ekde 2001 la Forumo aljuĝas la ne-monan Lev-Kopelev-premion. Oni donis lian nomon al strato apud lia loĝdomo en Kolonjo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Brecht (1966), Брехт
  • Zwei Epochen deutsch-russischer Literaturbeziehungen (1971)
  • Verwandt und verfremdet. Essays zur Literatur der Bundesrepublik und der DDR (1976)
  • Verbietet die Verbote! In Moskau auf der Suche nach Wahrheit. kun antaŭparolo de Max Frisch (1977)
  • Aufbewahren für alle Zeit! kun postparolo de Heinrich Böll (aŭtobiographio, 2-a parto) (1976), Хранить вечно
  • Und schuf mir einen Götzen (aŭtobiographio, 1-a parto) (1979), И сотворил себе кумира.
  • Tröste meine Trauer (aŭtobiographio, 3-a parto) (1981), Утоли моя печали
  • Ein Dichter kam vom Rhein. Heinrich Heines Leben und Leiden (1981)
  • Kinder und Stiefkinder der Revolution. Unersonnene Geschichten (1983)
  • Der Heilige Doktor Fjodor Petrowitsch - Die Geschichte des Friedrich Joseph Haass (1984)
  • Im Willen zur Wahrheit. Analysen und Einsprüche. kun antaŭparolo de Gerd Ruge (1984)
  • Worte werden Brücken. Aufsätze, Vorträge Gespräche 1980-1985. kun kontribuaĵo de Marion Gräfin Dönhoff (1985)
  • Der Wind weht, wo er will. Gedanken über Dichter. kun postparolo de Werner Keller (1988)
  • Und dennoch hoffen. Texte der deutschen Jahre (1991)
  • Waffe Wort (1991)
  • Laudationes (1993)
  • Russland, eine schwierige Heimat (1995)

Kun sia edzino Raisa Orlova li publikigis:

  • Boris Pasternak. „Bild der Welt im Wort“ (1986)
  • Wir lebten in Moskau (1987), Мы жили в Москве
  • Zeitgenossen, Meister, Freunde. kun antaŭparolo de Klaus Bednarz (1989), Мы жили в Москве
  • Wir lebten in Köln. Aufzeichnungen und Erinnerungen (1996), Мы жили в Кёльне (2003)

Kun Heinrich Böll komune li publikigis:

  • Warum haben wir aufeinander geschossen? (1981)
  • Antikommunismus in Ost und West. Zwei Gespräche (1982)

Li estis la iniciatinto kaj eldonanto de:

  • West-Östliche Spiegelungen, 10 volumoj, eldonejo Wilhelm Fink Verlag, 1985 ĝis 2006.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1980: Friedrich-Gundolf-premio
  • 1981: Pacpremio de la Germana Librokomerco [Friedenspreis des Deutschen Buchhandels]
  • 1983: Lessing-Ringo kune kun la Kulturpremio de la Germanaj Framasonoj [Kulturpreis der deutschen Freimaurer]
  • 1991: Erich-Maria-Remarque-pacpremio, kune kun Anja Lundholm
  • 1991: Ŝtata Premio de la Federacia Lando Nordrejno-Vestfalio [Staatspreis des Landes Nordrhein-Westfalen]