Levajanta cistikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Levajanta cistikolo
Levajanta cistikolo
Levajanta cistikolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Cisticola
Specio: 'C. tinniens'
Cisticola tinniens
(Lichtenstein, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Levajanta cistikolo, Cisticola tinniens iam Malurus tinniens, estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj kaj ties tipa genro Cistikoloj, kiuj estas malgrandaj birdoj ĉefe el Afriko, kvankam kelkaj specioj estas en Azio kaj nur unu ankaŭ en Eŭropo, nome la tre disvastigata Herbosilvio.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas kiel loĝanta reproduktanto en orienta Afriko el Kenjo al orienta Sudafriko. Tiu cistikolo estas komuna en kareksejoj, junkejoj, herbejoj kaj similaj humidaj habitatoj kutime ĉe riveroj aŭ akvorezervujoj.

Oni agnoskas ses subspeciojn inter kiuj estas la jenaj: dyleffi, Prigogine, 1952 - orienta DRKongo (nordokcidente de Lago Tanganiko), oreophilus, van Someren, 1922 - okcidenta Kenjo en altaj teroj kaj perpullus, E. J. O. Hartert, 1920 - Angolo, suda DRKongo kaj okcidenta Zambio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Levajanta cistikolo estas malgranda, 12-15 cm longa, grizkolora birdo kun longeca vosto kaj ruĝeca krono. La supraj partoj de la plenkreska reproduktanto estas grizaj, kun tre larĝa strieco je nigro kio iĝas la dorso fakte nigra, kaj kun ruĝeca parto en faldita flugilo. La superokula strizono, vizaĝo kaj subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj kaj la vosto estas ruĝecbruna kun nigraj plumocentroj. La mallonga rekta beko estas nigrecbruna kun rozkoloreca aŭ kornokolora bazo, kaj piedoj kaj kruroj estas rozbrunaj. La iriso estas helbruna.

Plenkreskaj nereproduktuloj estas pli brundorsaj, kaj junuloj havas pli flavajn subajn partojn.

La alvokoj de la Levajanta cistikolo inkludas muzikan ĉrip-trrrup-trriii, plendeman tii tii tii kaj akrajn alarmonotojn.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Levajanta cistikolo konstruas buloforman neston kun flanka enirejo el sekaj herboj, araneretoj kaj milda plantomaterialo. Ĝi kutime lokiĝas en hebotufo de herboj aŭ fiherboj, kiuj staras aŭ pendas ĉe aŭ super akvo. Nestosezono okazas el aŭgusto al oktobro.

La Levajanta cistikolo estas kutime vidata en paroj, sola aŭ en malgrandaj familigrupoj, flugetadanta tra herbo dum ĝi manĝas malgrandajn insektojn. Ĝi estas voĉema kaj videbla, ripoze sur pinto de altaj herboj kaj junkoj kaj faras alarmalvokon.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Tiu komuna specio havas grandan teritorion kun ĉirkaŭkalkulata etendo de 1,400,000 km². Oni supozas ankaŭ ke la populacio estas granda kaj ke la specio ne alproksimiĝas al kriterioj de malpliiĝo fare de la IUCN Ruĝa Listo kaj pro tio tiu specio estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]