Levens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Levens (france kaj nice)

Blazono

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Alpes-Maritimes (ĉemaraj alpoj)
Arondismento Nice
Kantono Levens
Urbestro S-ro Antoine Véran 2001-2008
Interkomunumreto Communauté d'agglomération de Nice-Côte d'Azur (CANCA)
Poŝtkodo 06670
Kodo laŭ INSEE 06075
Demografio
Loĝantaro 4427  (2006)
Loĝdenso 148 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 43° 52′ N, 7° 13′ O43.8608333333337.2244444444444Koordinatoj: 43° 52′ N, 7° 13′ O
Alto de 121m ĝis 1412m (mez 600m)
Areo 29.85 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Levens (france kaj nice) (Francio)
DEC
Levens (france kaj nice)
Situo de Levens (france kaj nice)
v  d  r
Information icon.svg

Levens estas franca komunumo kaj kantona ĉefurbo. La vilaĝo situas en la sudorienta departemento Alpes-Maritimes (Ĉemaraj Alpoj) kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura.

Ĝiaj enloĝantoj (la levensanoj) nomiĝas en la franca lingvo les Levensansles Levençois kaj en la nica dialekto lu Levensan

Geografio[redakti | redakti fonton]

la "grandaj herbejoj" kun malantaŭe la montoj Catellar (maldekstre, 1137m) kaj Férion (meze kaj dekstre, 1412m), viditaj de la okcidento.
fina parto de la valo de la rivero Var, okcidenta limo de Levens.

La vilaĝon oni konstruis je ĉirkaŭ 25 km norde for de Nice (Nis = Nico) sur monteto da ĵurasia kalkŝtono superstaranta la kunfluon de tri riveroj : Esteron (Esteron), Vésubie (Vezubi) kaj Var (Var). Ĝi estas atingebla per la departementaj vojoj n°14, n°19 kaj n°20.

Kiam oni staras sur la kulmina loko de la vilaĝo je 600 metroj alta, rigardante al la sudo oni povas vidi la Mediteranean Maron kaj rigardante al la nordo oni povas vidi la montaran landlimon inter Italio kaj Francio.

La vilaĝo situas meze de la komunuma teritorio, kies limoj estas okcidente la valo de la riverego Var, oriente la montaroj de la Férion (1412 m), norde la valo de la rivero Vésubie kaj sude ĝia domareto Laval.

Jen nekompleta listo pri kelkaj nomoj :

Montetoj kaj montoj :

AlpassaArpassa (alt 695 m)
Férion (kulmino je 1 412 m)
Castellar (pinto de Castellar je 1 137 m)
Véaou (721 m)
pinto de la Fubia (566 m)

Riveretoj kaj torentoj :

fluantaj al la rivero Paillon (pajon) : Fouon Blanca, Gorghe Scura, Péloubié, Revesté
fluanta al la riverego Var : Rieu
fluantaj al la rivero Vésubie : Fouon Trebou, Poulonia

Lokoj kaj domaretoj : l'Albaréa, Boussonet, la Clue, la Coumba, Fontrebo, Fouon Pench (Fouon = fonto), la Fubia, la Gorghetta, l'Ordaléna, le Rivet, la Siga, Ve la Grau, Ve li Sarsi, Ve lou Cros, le Vignal

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva Epoko[redakti | redakti fonton]

Tie vivis homoj jam en foraj pratempoj, ĉar restaĵojn de prahomoj oni trovis en la groto du Rat (groto de la rato), kaj fortikaĵaj ruinoj de la Ferepoko estas videblaj sur la pinto de Castellar (Kastelar) en la montaroj Férion.

La unuaj okupantoj historie menciitaj estis la Leponti-anoj, kiuj estis membroj de unu el la multaj triboj liguraj. La nomo Leponti fariĝis Leventi en la romania epoko, Leventio mezepoke, Levenzo dum la itala periodo, kaj fine la nuna nomo Levens.

La grekoj, kiuj fondis kolonion ĉe Nice (kies nomo devenas de la greka nomo Nikaïa = "venkinta"), ankaŭ vivis en la regiono de Levens.

La romianoj fondis en la kvartalo "de la herbejoj" gravan domaron kaj konstruis pavimitan vojon de Cemenelum (nuna kvartalo Cimiez de Nice) al Lantosque (Lantosk) tra Levens. Oni eĉ diras, ke tie iam restadis la princino Kornelia Salonino, edzino de la imperiestro Galieno. La plej malnova ŝpuro romiana estas skribaĵo gravurigita sur ŝtono de vidvino memore al ŝiaj edzo kaj filo, kiu estas videbla en la absido de la malnova preĝejo Notre-Dame-des-Prés ("Madono de la Herbejoj").

Frua Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Dum la disfalo de la romania imperio, la levensanoj multe suferis en 407 pro la invado de la Vandaloj. Poste la nica regiono estis sinsekve regata de la Visigotoj, de la Ostrogotoj kaj de la Frankoj

En 970 iu praulo de la familio Grimaldi, kiu poste regis super Levens dum pluraj jarcentoj, organizis defendon de la regiono kontraŭ la maŭraj rabistoj kaj batalis en 973 dum la Batalo de Turturo (batalo de Tourtour ĉe La Garde Freinet), kiam la grafo de Provenco Vilhelmo la 1-a (Guillaume 1er ĉ 955-993, kromnomita "Liberiginto") forpelis la saracenojn el sia teritorio.

La nunan vilaĝon oni konstruis ĉirkaŭ la malnova kastelo feŭda, kiun oni menciis en la Liste des Castra (listo de la kateloj) ekde 1232. Ĝin starigis la grafoj de Provenco, kiuj posedis la regionon post la disfalo de la Romia imperio. Ankaŭ portempe regis la grafoj de Barcelono, la familio de Anĵuo, kaj la suverenoj de Napolo.

La kavaliroj de la Ordeno de la Templo establiĝis ĉe la preĝejo "Madono de la Herbejoj" ĉirkaŭ 1135 post konsento inter la Papo kaj la Sankta Romia Imperiestro, kiu tiam estis la suzereno de Provenco. La kripto de la preĝejo atestas la properon de tiu templana komandejo (commanderie templière), kaj en la korto ankoraŭ ekzistas ŝtona trogo traborita per truo, kiu estis uzata por mezuri la grenojn de la dekona imposto. Militistoj kaj konstruistoj, la templanoj starigis kapelon Sankta Mikaelo (Saint Michel) ĉe la kulmino de la montaro Férion anstataŭ altaron dediĉitan al la dio Jupitero. Sed je la 20-a de januaro 1307, sekve de ordonoj de la franca reĝo "Filipo la 4-a" (1285-1314, kromnomita "la Bela"), la grafo de Provenco Karlo la 2-a de Anĵuo (1254-1309, kromnomita "la Lama") arestigis ĉiujn templanojn de la graflando kaj konfiskis ĉiujn iliajn bienojn. La bienoj kaj rajtoj de la templana komandejo de Levens estis atribuitaj al la grava abat-monaĥejo de Sankta Ponso (Saint Pons) ĉe Nice (Nis = Nico) ĝis la franca Revolucio, kaj tio estigis monkonfliktojn inter la abatoj de tiu monaĥejo kaj la prioroj de la levensa paroĥo de Sankta Antoneno (Saint Antonin).

Dum la 13-a jarcento la senjoroj de Levens estis membroj de la konsuleca familio nica Riquier (Rikie), antaŭ ol ekregis la Grimaldi-anoj komence de la 14-a jarcento.

Tiraneca Regado de la Grimaldi-idoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Antoneno de Levens

La familio Grimaldi estas patricia familio de Ĝenovo kun pluraj branĉoj, el kiuj unu regis super Beuil post la geedziĝo en 1300 de Andaro Grimaldi kun Astruge Rostang, la unusola filino de la ĵus murdita barono de Guillaume (Vilhelmo) Rostang de Beuil (Boej en esperanto / Buèilu Buienc en la nica dialekto / Boglio en la itala lingvo estas la oficiala nomo antaŭ 1860). La dinastio Grimaldi konservis la regadon super Boglio dum pli ol tri jarcentoj kiel baronoj kaj post la 26-a de majo 1561 kiel grafoj. Tiam estis tempoj de perforto, perfido, maljuteco kaj tiraneco, el kiu la levensanoj konstante provis emancipiĝi kiel eble plej bone.

Fine de la 14-a jarcento, la destino de Levens kunligiĝis kun tiu de la graflando de Nice, kiu abrupte disiĝis de la Provenco por aliĝi al la Ŝtato de Savojo, pro la iniciativo de la potenca Johano Grimaldi, kiu estis barono de Boglio kaj seneskalo de Provenco, kaj kies plejaĝa filo estis fariĝonta la senjoro de Levens. La kontrakton oni subskribis je la 28-a de septembro 1388 antaŭ la abat-monaĥejo de Sankta Ponso. Okaze de tio, la konfederitaj vilaĝoj de Levens, kaj Utelle (Utel) kaj Lucéram (Luseram) deklaris malkonsenti omaĝon al la grafo Amadeo la 7-a de Savojo (1360-1391, kromnomita "Ruĝa Grafo"), se oni ne redonis al ili la liberecojn kaj privilegiojn, kiun konsentis al ili pro monpago la reĝino Johanino la 1-a de Napolo (1326-1382). Sed ili estis finfine devigitaj submetiĝi al la aŭtoritato de Savojo.

En 1400 la unua komunumo juda instaliĝis en Levens, kies strato ankoraŭ nomiĝas rue de la juiverie

Tre grava evento por la tuta valo de la Vésubie estis la konstruado ekde 1431 de la "mulpada" vojo, kiu ligas la ĉefurbo Nice al Vinadio tra la vilaĝoj de Levens, Utelle, Lantosque, Saint-Martin-Vésubie (Sankta Marteno ĉe Vezubi-o) kaj la montaroj de la valoj de Coni (Koni, en la itala lingvo Cuneo/Kuneo). Kondiĉe ke oni poste pagu al li vojimposton, la riĉa patricio nica Paganini Dalpozzo proponis konstrui per sia mono tiun novan vojon por transporti salon, kiu tiam estis gravega parto de la nica komercado. La vojon oni finkonstruis en 1434 kaj la levensanoj abunde profitis de ĝi per konstantaj rilatoj komercaj kun la vilaĝoj de la valo de la Vésubie.

La epidemio de pesto en 1467 ruinigis plej parte la graflandon, kaj mortigis trionon de ĝiaj loĝantoj dum la unua ondo de la "nigra morto".

Je la 8-a de januaro 1475 Ludoviko Grimaldi, kiu estis la senjoro de Levens kaj ido de Johano Grimaldi de Boglio, konsentis al la levensanoj ĉarton "de libereco", kiu nuligis la imposton kaj permesis al ili mem nomumi siajn konsilantojn kaj sindikojn, kondiĉe ke ili ĉiujare pagu al la familio Grimaldi 40 orajn florenojn dum la tago de la Festo de Ĉiuj Sanktuloj.

Johano la 2-a Grimaldi fariĝis la feŭdestro de Levens je la 15-a de majo 1543. Li ĵuris fidelecon al la duko Karlo la 3-a de Savojo (1486-1553, kromnomita "Bona") sed tuj perfidis lin kaj alianciĝis kun la trupoj francaj kaj turkaj dum la sieĝo de Nice (Nis = Nico, en aŭgusto 1543). Kulpigita pri perfido, Johano la 2-a estis kondamnita al ekzilo kaj al konfisko de siaj bienoj. Je la 22-a de oktobro 1550 la levensanoj aĉetis por 1200 oraj ekudoj italaj senpere al sia savoja suzereno la muelejojn por faruno kaj oleo (defici) kun la permeso konstrui novajn. Sed post 14 jaroj da vagado tra Francio kaj sekve de liaj kulpokonfeso kaj pardonpeto, dekreto je la 8-a de decembro 1557 de la duko Emanuelo-Filiberto de Savojo (1528-1580, kromnomita "Fera Kapo") restituis al Johano la 2-a liajn bienojn kaj titolojn, tiel koleriginta la levensanojn kaj daŭre malpopulariginta la familion Grimaldi. Ĝis sia morto je la aĝo de 91 jaroj en la 17-a de septembro 1603, li estis malamata de la levensanoj, kiuj publike mokis lin dum lia funebrado.

De 1610 ĝis 1615 oni grandioze pligandigis kaj plibeligis la paroĥan preĝejon per pentraĵoj de famaj artistoj de la ĝenova skolo, kaj per sonorilaro.

La grafo de Boglio kaj guberniestro de la graflando de Nice (Nis = Nico) Hanibalo Grimaldi politike rilatis kun la franca najbaro kaj ekde 1614 komplotis por transdoni la graflandon al Francio. Tiam la duko Karlo-Emanuelo la 1-a de Savojo (1562-1630) deprenis de li la regadon kaj ordonis, ke li kun sia filo Andreo venu al la duka kortego de Torino. Ĉar ili malobeeme revenis hejmen, la duko de Savojo estis devigita konsideri ilin kiel ribelulojn. Senigitaj de la apogo de la franca reĝo Ludoviko la 13-a (1601-1643 kromnomita "Justa"), kiu ĵus edzinigis je le 10-a de februaro 1619 sian fratinon Kristino de Francio (1606-1663) kun la filo de la savoja duko Viktoro Amadeo (1587-1637), Hanibalo kaj lia filo estis kulpigitaj pri majesatenco, ribelo kaj perfido, kaj post tre longdaŭra proceso kontumace kondamnitaj al mortpuno. La grafo de Boglio tiam enfermiĝis en sia kastelo de Tourettes-Revest (Turet Revest), kiun tuj sieĝis la savojaj trupoj. Li fine mortis strangolita je la 9-a de januaro 1621

Du restaĵoj de la malnova kastelo : la "Domo de Portal" kaj la interna pordo de la murego.

Dum tiuj eventoj la senjoro de Levens estis Cezaro Grimaldi de post la 5-a de decembro 1603. La levensanoj ankoraŭ memoris pri la reveno de Johano la 2-a Grimaldi kaj la junuloj ne forgesis, ke en 1608 Cezaro Grimaldi dekrete malpermesis ĉiujn publikajn festojn krom se konsentas la senjoro. Kiam li ekkonis la sorton de Hanibalo, Cezaro forfuĝis al Cabris (Kabris) kun sia tuta familio. Tiam la levensanoj impetis al la kastelo, prirabis ĝin kaj plantis la ŝtonon battàu (bataŭ), sur kiu ili saltis kaj dancis kriante : "ni saltas sur la ventro de Grimaldi !". Morgaŭe la duko de Savojo favore akceptis mesaĝon de la levensanoj, en kiu ili firme promesis sian sindonemon al Savojo. Karlo-Emanuelo la 1-a responde konsentis ĉarton "de libereco" al Levens, kiu fariĝis "grafo de si mem". Tiun eventon memorigas la blazono de la vilaĝo. Je la 16-a de oktobro 1622 oni ordonis detrui la muregojn ĉirkaŭ la kastelo.

En 1627 Honorito Grimaldi, kiu estis la filo de la defalinta senjoro Cezaro Grimaldi, provis rekonkeri siajn feŭdajn rajtojn sed fiaskis malgraŭ la divido de la levensanoj inter oponaj kamparanoj kaj favoraj vilaĝanoj. Finfine la feŭdajn rajtojn oni komplete nuligis en 1658 kaj la vilaĝo funkciis dank'al komunuma taĉmento, kiu konsistis el : unu juĝisto (la bayle), notarioj, tri sindikoj, ok konsilantoj, tri superrigardantoj, du arbitraciantoj, unu urbopolicano kaj kampogardistoj... ĉiuj elektitaj dum la tago de la Festo de Ĉiuj Sanktuloj por unujara oficperiodo.

Tiel finiĝis tri jarcentoj kaj duono de tiraneca regado far la familio Grimaldi, el kiu la levensanoj konstante provis emancipiĝi.

Revolucia Periodo[redakti | redakti fonton]

Dum la sekvintaj 130 jaroj, la levensanoj estis pasigantaj trankvilajn tagojn de kampara vivo, kaj la vivkondiĉoj multe pliboniĝis post la traktado de Utrecht, kiu donis la graflandon de Nice al la reĝo de Piemonto-Sardinio en 1713. Ili tamen suferis dum la Milito pro la Aŭstria Hered-Vico, kiam la regiono estis okupata de la trupoj francaj kaj hispanaj.

En la mallumaj jaroj de la revolucia epoko, Levens suferis kiel la tuta graflando pro la perfortoj de la okupantaj trupoj francaj kaj de la kontraŭ-revolucia movado Barbet (barbet). Je la 29-a de septembro 1792, la generalo Jacques Bernard d'Anselme (1740-1814) eniris en la urbon Nice. Je la 17-a de oktobro 1792, 1150 soldatoj de la generalo Paul de Barral konkeris la vilaĝon Levens, kaj poste marŝis al Duranus kaj Lantosque. La generalo (kaj estonta marŝalo) André Masséna (1758-1817), kiu naskiĝis en Nice kaj kreskis en Levens mem en la familiaj domoj de la Siga kaj de la strato Serret, partoprenis en tiu okupanta trupo kaj venkis la trupojn aŭtriajn kaj sardiniajn dum la batalo de la Brec d'Utelle (Brek d'Utel) je la 24-a kaj 25-a de novembro 1793. La regiono fariĝis la 85a departemento Alpes maritimes de Francio post voĉdono de la popolo ĝis la defalo de la franca imperiestro Napoleono la 1-a. En 1814-1815 la du Traktatoj de Parizo fine redonis ĝin al la reĝlando de Piemonto-Sardinio kaj restarigis la landlimon de 1760.

Levens en 1884 kun malantaŭe la monto Vial (1550m), akvarelo de la nica artisto Emmanuel Costa (1833-1921)

Dum la 19-a jarcento Levens spertis gradan disvolviĝon : oni konstruis, plantis, irigaciis, instruis…

  • 1806 : aperas eminentaj levensanoj kaj la unua instruisto de la publika lernejo.
  • 1810 : lokaj gazetoj le Bulletin des lois (La Buleteno de la leĝoj) kaj le Messager des Alpes (la Mesaĝisto de la Alpoj) estis eldonataj kaj legataj de burĝaro.
  • 1829 : oni konstruis vetureblan vojon de Nice ĝis Saint Martin Vésubie tra Levens, kaj la komerco estis prospera ĝis kiam malfermiĝis nova vojo en la valo fine de la 19-a jarcento.
  • 1844 : oni starigis novajn domojn kaj digojn en la valo de la riverego Var
  • 1860 : la graflando de Nice fariĝis parto de Francio je la 24-a de marto 1860 per la Traktato de Torino, kiun "pravigis" poste plebiscito en aprilo..
  • 1879 : grandan laboron oni faris por konstrui la kanalon de la Vésubie, kiu alportas al la vilaĝo kaj al Nice la akvon de la montaroj
  • 1897 : oni elektrizis la vilaĝon kaj horloĝo videbliĝis sur la frontono de la preĝejo.

Nuna Epoko[redakti | redakti fonton]

La franca vilaĝo Levens kun malantaue la pinto Gelas (3143m) ĉe la franc-itala landlimo.

Sed ĉe la sojlo de la 20-a jarcento kadukiĝis la socia vivo :

Tradicia kultivado kaj komercado grade malaperis.
Malnovaj konfliktoj akriĝis inter personoj, familioj kaj klanoj.
Politikistoj intrigis, praktikis klientarismon kaj nepotismon.
Junuloj forlasis la vilaĝon por vivi kaj labori en la granda urbo Nice.

Sur la ŝtona monumento starigita honore al la soldatoj, kiuj mortis pro sia patrujo dum la Unua mondmilito, estas gravuritaj 52 nomoj... el la tiamaj ĉ1300 levensanoj, 52 junaj kaj fortaj viroj pereis kaj multaj restis dumvive kripligitaj : terura estis la socia katastrofo !

En la 1950aj jaroj kvazaŭ mortonta estis la komunumo, kiu forte maljuniĝis kaj havis malpli da loĝantoj en 1946 ol en 1795 !

Sed ekde la 1980aj jaroj revigliĝis la komunumo ĉar dank'al la nunaj komunikiloj kaj veturiloj pli kaj pli da nicanoj preferas labori en la granda urboj de la marbordo aŭ en la industriaj areoj de la valo de Var kaj vivi en la kamparo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Dum pluraj jarcentoj la nombron da loĝantoj limigis la malfacilaj vivkondiĉoj, kiel izoleco meze de krudaj kaj krutaj montoj, malsategoj, militistaj perfortoj, kaj epidemioj (precipe la pesto en 1467 kaj 1734-1735, kiu ruinigis kaj kvazaŭ senpopoligis la landon). Okaze de la censado en 1734 oni nombris 1208 levensanojn, sed restis nur 1069 en 1794 dum la okupo de la francaj trupoj revoluciaj.

En la 19-a jarcento la plibonigo de tiuj vivkondiĉoj ebligis ke, tuj post la aliĝo de la graflando de Nice al Francio, oni censis 1800 levensanojn en 1861.

Sed tiu modernigo de la vivo ankaŭ okazigis elmigradon de la junuloj al la disvolviĝanta kaj proksima ĉefurbo Nice. La nombro de la levensanoj pli kaj pli malkreskis ĝis la fino de la dua mondmilito, tiel ke estis malpli da levensanoj en 1946 ol en 1794 !

Tamen tiu daŭra modernigo de la vivo kaj disvolviĝo de la urboj finfine ekde la 1960-aj jaroj okazigis al Levens la alvenon de novaj familioj, kiuj dank'al la modernaj veturiloj kaj komunikiloj laboras en la grandaj urboj aŭ en la industria areo de la valo de Var sed preferas vivi en la kamparo. Tiu evoluo kvaroble kreskigis la levensanaron dum la lastaj sesdekaj jaroj, kaj en 2006 oni censis 4427 levensanojn [1].

Tradicia Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Olivarboj plantitaj sur restankoj
Olivo, gravuraĵo n°57 de la Atlaso de Medicinaj Plantoj de Köhler (1887)
forlasita muelejo por olivoj

La tradicia ekonomio baziĝis sur la kultivado de la malgranda nigra olivo nomita caillette (kajet). Ĝin oni manĝis post konservado en salakvo dum kelkaj monatoj, aŭ premis en muelejoj nomitaj defici por produkti oliv-oleon kiel nutraĵon, lumilon kaj kuracilon.

La muelilojn funkciigis la forto de akvofluo, kaj iam estis dek-kvin (7 komunumaj kaj 8 propraj) samtempe funkciantaj.

Por kultivi siajn krutajn terenojn la levensanoj konstruis montoflanke muretojn el ŝtonoj (restanques / la restankoj), kaj tiel estigis teracojn sur kiuj ili plantis la olivarbojn kaj kultivis aliajn plantojn. De la mezo de la 17-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento, la olivarbaro de Levens entenis 40000 arbojn fruktodonajn sur triono de la tuta areo kantona, kaj en 1852 ĝi produktis 234 tunojn da olivoleo

Tiu olivoleo estas aparte dolĉa se oni rikoltas la olivojn malfrue, kaj havas tre intensan fruktoguston (eĉ amaran) se oni rikoltas ilin frue.

vidu la retpaĝojn de la "Muzeo de la Olivarbo" ĉe la urbo Imperia en Italio (franclingve, anglalingve, germanlingve kaj italalingve)

La tradicia vivo en Levens estis sobra kaj aŭtarcia, ofte eĉ malfacila… kaj oni komercis vendante la lokajn produktaĵojn.

Krom olivojn, la levensanoj kultivis aŭ rikoltis :

  • Frukarbojn : ĉefe vinberujo (kiun difektis la filoksero), figujo, prunujo kaj ĉerisarbo, sed ankaŭ pirujo, pomujo, kaŝtanarbo, nuksarbo, migdalarbo, cidoniarbo...
  • Cerealojn : tritiko, hordeo...
  • Legomojn : lento, kikero, terpomo, tomato, cepo, neakra kapsikofrukto, blito kaj verdaj legomoj...
  • Plantojn aromajn: ajlo, timiano, romarino, laŭro, satureo, fenkolo, bazilio, majorano...
  • Plantojn por teksaĵoj (morusujo por silkvermoj, kanabo) aŭ parfumoj (sovaĝa lavendo).

Ankaŭ ili bredadis :

  • ĉefe ŝafojn kaj kaprinojn (por lano, viando kaj fromaĝo)
  • sed ankaŭ porkojn (por ledo kaj viando), bovojn kaj azenojn (por laboro), kortobirdojn...

kaj ĉasis aprojn, kapreolojn, leporojn, perdrikojn... kaj ekspluatadis la lignon el la arbaro kaj la kalkoŝtonon por gipso aŭ konstrublokoj.

La levensanoj havis tamen avantaĝon : la grava "vojo de la salo" trapasis ilian vilaĝon kaj ebligis al ili komerci kun la urboj de la marbordo kaj tiuj de la montaroj... sed ili restis ĉiam minacataj de naturaj katastrofoj, kiel sekeco aŭ frostego.

Moderna Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Jam de la komenco de la 20-a jarcento ekkadukiĝis la olivkultivado sekve de militoj kaj elmigrado kaj konkurenco de aliaj plantoj oleacaj, kiel arakidoj kaj kolzo. Dum la pasinteco "brakoj" ne mankis por tia okupo pro sklaveco, servutoj (corvées) kaj mizero… sed en la moderna socio franca dungi multajn kampolaboristojn fariĝis malfacile kaj multekoste !

Restas kelkaj terkultivistoj, sed la plimulto de la levensanoj moderne laboras ekster la vilaĝo aŭ en la terciara laborsektoro… aparte de la turismo.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Levens estas ĉefurbo de kantono, kiu konsistas el la komunumoj de :

Tiu kantono enhavis 17 969 enloĝantojn en 1999, kaj la kantonestroj (conseillers généraux) estis S-ro Joseph Raybaud (de 1934 ĝis 1989) kaj estas D-ro Alain Frère (de 1989 ĝis numtempo)

Levens estas franca komunumo de la departemento Alpes-Maritimes, ekde kiam la graflandon de Nice transdonis je la 24-a de marto 1860 al Francio la Traktato de Torino, kiun "pravigis" poste plebiscito en aprilo. Ĝi ankaŭ partoprenas en la C.A.N.C.A. (Communauté d'Agglomération de Nice-Côte d'Azur = Komunumo Urbara de Nico-Lazura-Marbordo, kiu estas kuniĝo de pluraj komunumoj ĉirkaŭ Nice ekde la 1-a de januaro 2002 kaj nuntempe prezidita de S-ro Jacques Peyrat).

La urbestroj de Levens estis [2] :

Franca Respubliko 1860-2008 Reĝlando de Piemonto-Sardio 1815-1860 Revolucia-Imperia Periodo 1793-1815
Honoré Baudouin (1860-1865) Ludovic Verola (1818-1821) Jean Blanqui (1793-1794)
Louis Barriera (1865-1870) Jean Raynaut (1821-1825) André Raynaud (1794-796)
Joseph Faraut (1870-1871) Jean Masseglia (1825-1826) Jean Raynaud (1794-1796)
Victor Masseglia (1871-1878) Pierre Maurin (1827-1834) Joseph Faraut (1794-1796)
Louis Ciais (1878-1882) Victor Laurens (1834-1835) Laurent Giletta (1794-1796)
Joseph Faraut (1882-1896) Jean Raynaut (1835-1843) Etienne Laurens (1794-1796)
Léon Sauvan (1896-1903) Etienne Héraud (1843-1849) Laurent Giletta (1794-1796)
Jean Gilletta de Saint Joseph (1903-1929) Prosper Bermond (1849-1851) Augustin Giletta (1800-1800)
Joseph Raybaud (1929-1991) Pierre Cipre (1852-1855) Laurent Giletta (1800-1806)
Léon-Pierre Raybaud (1991-1994) Louis Ciais (1855-1860) Jean Giraud (1806-1813)
Antoine Véran (1994- ...) . Etienne Laurens (1813-1818)

Adreso de la Urbo-Domo :

Mairie de Levens
5 Place de la République / 06670 Levens / France
Telefono-numero : 33 (0)493 916 116
Fakso-numero : 33 (0)493 916 113

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Turisma Oficejo de Levens

Office de Tourisme de Levens
3 placette Paul Olivier / Levens 06670 / France
Telefono-numero : 33 (0)493 797 100
Fakso-numero : 33 (0)493 797 564
Retadreso : ot.levens@wanadoo.fr
Retejo : www.levenstourisme.com

Eminentaj Levensanoj[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Giletta (fine de la 16-a jarcento - komence de la 17-a jarcento) : sekulara pastro kaj profesoro pri teologio ĉe la Kolegio de Nice, kiu publikigis franclingve dum 1608 en la urbo Thonon (Tonon) verkon titolitan Déclaration de foi ("kredodeklaro") kontraŭ la kalvinistoj.
  • Victor Tiranty (Levens 1750 - Nice 1835) : ĵuristo, notario, negocisto, kaj membro de la Populara Societo. Li defendis la ideojn de la Francio kaj de la Revolucio, sed protestis kontraŭ la konduto de la generalo d'Anselme kaj de la francaj trupoj.
  • André Masséna (Nice 1758 - Paris 1817) : duko de Rivoli, princo de Essling kaj imperia marŝalo. Li pasigis sian junaĝon en Levens kaj partoprenis la invadon de la graflando de Nice kiel generalo de la franca armeo revolucia.
  • François Malausséna (Levens 1814 - Nice 1882) : nica advokato, unua urbestro de Nice post la reunuiĝo al Francio en 1860 kaj prezidanto de la ĝenerala konsilantaro de Alpes Maritimes.
  • Jean-Baptiste Gilletta (Levens la 7-an majo 1856 - Nice la 4-an de februaro 1933) : fotisto fama pro sia verkaro ilustranta la vivon en la "Lazura Marbordo" de la fino de la 1870-aj jaroj ĝis la 1920-aj jaroj.
  • Frédéric Maurandi (Levens 1863 - Massoins 1943) : instruisto, kiu publikigis en 1931 les Annales de Levens (la Analoj de Levens)

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Interno de la Blanka Kapelo
  • Restas nur ruinoj de la malnova kastelo detruita en 1622 : la Domo de Portal, du pordoj de la murego kaj la bazo de la ĉefturo.
  • preĝejoj kaj kapeloj kun skulptaĵoj kaj pentraĵoj :
> la "Blanka Kapelo" konstruita laŭ baroka stilo en 1775 por la fratosocio de la "blankaj pentofarantoj".
> la "Nigra Kapelo" konstruita laŭ baroka stilo en la 16-a jarcento por la fratosocio de la "nigraj pentofarantoj".
> la paroĥa preĝejo Sankta Antoneno rekonstruita en 1614 sur origina bazo de la 11-a jarcento
> kaj diversaj kapeloj tra la kampoj kaj sur la montoj
  • la battaù (bataŭ) : estas ŝtono plantita de la levensanoj kiam forfuĝis en 1621 Cezaro Grimaldi, kiu estis la lasta senjoro de Levens. Ĝi simbolas la "ventron" de la senjoro, sur kiu dancas farandole (lu brandi) kaj saltas la levensanoj ĉiujare dum la festo de Sankta Antoneno, memore al sia libereco.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Procesio de la helikoj (limaces) (en junio) : dum la dua dimanĉo post la Pentekosto (Fête-Dieu), levensanoj religie procesias kun relikvoj ornamitaj per floroj kaj foliaro kaj lumigitaj per oleolampoj faritaj el helikaj konkaĵoj (limace).
  • Festo de la Sankta Johano (Saint Jean) (je la 21-a de junio) por la somera solstico.
  • Festo de la Sankta Antoneno (Saint Antonin) (je la 2-a de septembro) : Li estas la sankta patrono de la vilaĝo. Levensanoj farandole dancas kaj saltas sur la battaù memore al la defalo de la senjoroj Grimaldi.
  • Memorigo de la Voto al la Madono (je la 8-a de decembro) : en 1738 epidemio de pesto furoris en la regiono kaj la levensanoj petis helpon de la Madono... kaj ĉesis la epidemio !
  • Pastorala Festo de la Kristnasko.
  • Granda Foiro agrikultura (dum la una semajnfino de junio).
  • Festivalo de la ĉevalo (ĉiujare dum la 14-a kaj 15-a de aŭgusto).

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Manĝaĵoj por nica kuirarto

Ĝi tre similas al la nica kuirarto [3] . Ĝi estas kuirarto de "malriĉuloj" kaj kutime uzas :

  • farunojn el cerealoj kaj foje el kikeroj aŭ kaŝtanoj.
  • viandon (precipe ŝafaĵo) kaj konservitajn fiŝojn (gado, anĉovo)
  • fromaĝon (precipe el kaprina aŭ ŝafina lakto)
  • vinon
  • olivojn kaj olivoleon
  • fruktojn kaj legomojn laŭ la sezonoj
  • ajlon, cepojn kaj aromajn herbojn

Jen kelkaj tipaj pladoj :

  • Pissaladiera (pisaladiera) : torto kun cepoj kaj olivoj.
  • Pizza (pica) : pico estas speco da torto kun tomatoj, olivoj kaj anĉovoj.
  • Ravioli (ravioli) : ravioloj estas saketoj da pastaĵo farĉitaj per hakita viando kun aromaj plantoj, kaj kuiritaj en bolanta akvo.
  • Soupe au Pistou (supo kun pistu) : supo el pecigitaj legomoj, sur kiu oni ŝutas miksaĵon el bazilio kun ajlo, olivoleo kaj raspita fromaĝo.
  • Pâtes au Pistou : pastaĵoj kun pistu-o
  • Pâtes au anchois : pastaĵoj kun anĉovoj kaj raspita fromaĝo.
  • Tapenade (tapenad) : pistita miksaĵo da anĉovoj, olivoj kaj kaporoj (kies nomo estas tapeno en la nica dialekto), kiun oni ŝutas sur pastaĵoj aŭ ŝmiras sur pano
  • Farcis (farsi) : legomoj (tomatoj, terpomoj, cepoj, kukurbetoj) farĉitaj per hakita viando.
  • Tourte de Bléa (turt de blea) : dolĉa kuko kun blikoj, pinofruktoj kaj sekigitaj vinberoj.
  • Socca (soka) : dika krespo el kikera faruno.
  • Tarte à la Courge : torto kun anizo kaj kukurbo
  • Bressaude (bresod) : tranĉaĵoj da pano, frotitaj per ajlo kaj frititaj en ĵus produktita olivoelo.
  • Broussin (brusen) : fromaĝo tre "matura" kaj "odora", kiun oni ŝmiras sur pano.
  • Stoccaficada (stokafikada) : stufo el fiŝo simila al gado kun terpomoj, cepoj, olivoj kaj aromaj herboj.
  • Bignettes (binjet) : dolĉaj fritpastaĵoj.
  • Cardes (kard) : speco da molaj artoŝokoj.

Artoj[redakti | redakti fonton]

  • La Domo de Portal organizas ekspoziciojn por la lokaj artistoj, kiel la skulptisto Jean-Pierre Augier [4].
  • Ĉiujare okazas somera festivalo kun muziko, teatraĵoj, dancoj, rakontoj...

Sportoj[redakti | redakti fonton]

  • Levens estas vere paradiza loko por tiuj, kiuj ŝatas ekskursi piede, rajde aŭ bicikle. Tie trapasas la pado n°5 por "longa ekskurso" [5], kiu iras de la Norda Maro ĝis la Mediteranea Maro.
  • Ĉevalrajdado estas kutima afero por la turistoj, kaj foje okazas kurkonkursoj per aŭtoj aŭ bicikloj sur la montaj vojoj de la Komunumo.
  • Ankaŭ estas apartaj ludejoj por piedpilko, teniso kaj kriketo.
  • Naĝejo situas kulmine de la vilaĝo kaj ĝia malvarma akvo el la montaroj estas tra agrabla somere.

Fotaro pri Levens[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cassini
  2. France Gen Web
  3. La bonne cuisine du comté de Nice (la bona kuirarto de la graflando de Nico), verkita de Jean Médecin, eldonejoj SOLAR (2003), ISBN 2-263-03506-0
  4. Domo de Portal
  5. GR5

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Grafo Caïs de Pierlas : Le Chartrier de l’abbaye de Saint-Pons (la Ĉartaro de la Abatejo de Sankta Ponso, en la france lingvo), Printejo de Monako 1903.
  • Cerutti Jeanine, Bianchi Armand, Carlon François, Maurandi Félix : Recueil du Parlàr Levensàn (lenvensa lingvaĵo), eldonejoj Serre, 2006
  • Fêtes Levensanes (levensaj festoj), libreto en la france lingvo n°11 en februaro 2000 de la asocio "Levens d'un temp e de deman",
  • Garino Pierre-Robert : Levens, Crounica dei Levensan (Levenso : kroniko de la levensanoj, en la france lingvo ), el libraro titolita "les Régionales", eldonejoj Serre, 1995, ISBN 2-86410-226-9.
  • Garino Pierre-Robert : Le Canton de Levens (la kantono de Levens, en la france lingvo), el libraro titolita "l'Ancre Solaire", eldonejoj Serre, 1997, ISBN 2-86410-259-5
  • Maurandi Frédéric : "Les Annales de Levens" (la analoj de Levens, en la france lingvo), Nice, 1931, reeldonis Alandis, 1999, ISBN 2-913637-08-6.
  • Hug Guy : "une petite idée de Levens" (iom pri Levens, en la france lingvo), persone eldonita.
  • Médecin Jacques : La bonne cuisine du comté de Nice (la bona kuirarto de la graflando de Nico, en la france lingvo), eldonejoj SOLAR (2003), ISBN 2-263-03506-0

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.