Levente Sándor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Levente Sándor
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1963 (1963-11-04) (60-jaraĝa)
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Patro Dénes Sándor
Frat(in)o Anikó Sándor
Okupo
Okupo grafikisto
vdr

SÁNDOR Levente (ŝa:ndor) estas rumania hungara reklamgrafikisto, afiŝisto kaj fotisto de teatro Csíki Játékszín de Miercurea Ciuc naskita la 4-an de novembro 1963 en vilaĝo Ditrău. Li estas la filo de instruisto, vikipediisto Dénes Sándor kaj frato de psikologino Anikó Sándor.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Levente Sándor estis kvinjara, kiam lia familio translokiĝis al Miercurea Ciuc, kie li finis la belartan sekcion de ĝenerala lernejo, kie li estis lernanto de skulptisto Ernő Lajos Ferencz, de pentristoj András Gaál kaj Árpád Márton. Poste li lernis en la Ĉefgimnazio Márton Áron. Dum la liceaj jaroj li vizitis la vesperajn kursojn de Muzika kaj Arta Popollernejo, kie siaj instruistoj estis la pentristoj Márton Zsigmond kaj Antal Jánosi. Ekde 1982 li estis elektristo en fabriko kaj pli poste li iĝis memstara dizajnisto. Ekde 2004 li estas afiŝdizajnisto kaj fotisto de la loka teatro Csíki Játékszín. Li kreis por teatraj spektakloj ankaŭ animaciojn.

Individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1996 - Komputilgrafikaĵoj, Miercurea Ciuc;
  • 2004 - 12 afiŝoj, Miercurea Ciuc, Odorheiu Secuiesc.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]