Levoča

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Levoča
hungare: Lőcse, germane: Leutschau
urbo
Leutschau - Rathaus und Dom.jpg
Urbodomo en Levoča
Coat of arms of Levoča.png
Blazono
Oficiala nomo: Levoča
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Levoča
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Levočské vrchy
Rivero Levočský potok
Situo Levoča
 - alteco 570 m s. m.
 - koordinatoj 49°01′16″N 20°35′28″E  /  49.02111°N, 20.59111°O / 49.02111; 20.59111 (Levoča)
Areo 64,04 km² (6 404 ha)
Loĝantaro 14 716 (31.12.2007)
Denseco 229,79 loĝ./km²
Unua skribmencio 1249
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 054 01
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj LE
NUTS 543292
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Levoča, Spiŝa burgo kaj memorindaĵoj de ĉirkaŭaĵo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1993 (#17)
Numero 620
Regiono Eŭropo
Kriterioj iv
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
ButtonRed.svg
Situo en Regiono Prešov
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Levoča
Retpaĝo: www.levoca.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Levoča hungare Lőcse [lOĉe], germane Leutschau estas urbo en Slovakio, en regiono Prešov.

Historio[redakti | redakti fonton]

Levoča ekestis el du originaj slavaj civitoj, kiujn verŝajne detruis tataroj en jaro 1241. La plej malnova skriba dokumento, en kiu unuafoje troviĝas nomo de Levoča en formo "Leucha", estas reĝdokumento de Béla la 4-a el 1294. En 1271 "Leucha" fariĝis ĉefurbo de Komunumo de Spiš-regionaj saksoj. En 1317 ĝi jam estas menciita rekte kiel libera reĝa urbo.

Al evoluo de urbo grave helpis privilegio de deponej-rajto, donita al Levoča flanke de reĝo Karolo la 1-a en 1321. Tiu privilegio devigis eksterlandajn negocistojn resti en urbo dum 15 tagoj kaj vend-proponi sian varon. Reĝo Sigismondo la 1-a liberigis en 1402 negocistojn de Levoča el deponej-rajto de aliaj urboj, en 1411 plilarĝis deponej-rajto de Levoča ankaŭ por enlandaj negocistoj. En 1419 estis civitanoj de Levoča liberigitaj el pago de tridekonoj (impostoj) en tuta Hungara reĝlando. Tiel malfermis eksterordinaraj eblecoj de libera negocado.

Favora evoluo de urbo kulminis en limo de 15-a kaj 16-a jarcentoj kaj ebligis ekeston de tiaj artaj belegaĵoj, kiaj estas la verko de Majstro Paŭlo en preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo. Promesplenan evoluon interrompis en la 16-a jarcento vasta incendio kaj en la 17-a jarcento kontraŭ-Habsburgaj ribeloj. Levoča tamen restis centro de regiono Spiš kaj en la 19-a jarcento fariĝis centro de slovaka pornacia movado.

Ĉi tie estis fondita fama Liceo en Levoča al kiu venis en 1844, post degrado de Ľudovíta Štúra el katedro, liaj studentoj el Bratislava gvidataj de Janko Francisci. El famaj slovakaj poemistoj kaj naciaj eminetuloj, kiuj en Levoča studis aŭ laboris, estas menciendaj Ján Botta, Janko Kráľ, Ľudovít Kubáni, Pavol Dobšinský, d-ro Vavro Šrobár, Albert Škarvan kaj aliaj. Hungaraj verkistoj Kálmán Mikszáth kaj Mór Jókai verkis po 1 elstarajn historiajn romanojn pri la urbo: La nigra urbo kaj La blanka virino el Lőcse.

Pentopolis[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:

Historiaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Levoča kun siaj urbomuroj kaj urba arkitekturo konservis sian karakteron de mezepoka urbo. Ĝi estas urba memoraĵ-rezervejo kaj danke al multo da memoraĵoj kaj artaj belegaĵoj Levoča apartenas al la plej belaj historiaj urboj en Slovakio

La plej grava kaj unika memoraĵo estas preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo kun siaj 11 gotikaj kaj renesancaj altaroj, inkluzive la plej alta ligna gotika altaro en mondo (18,6 m). En la urbo estas grandega mezepoka placo ĉirkaŭita pere de renesancaj domoj, fama renesanca urbodomo, pliaj du altvaloraj preĝejoj kun baroka interiero, klasicismaj konstruaĵoj de malnovdistrikta domo kaj evangelisma preĝejo. Historian centron ĉirkaŭas fortega urbomura sistemo kun longeco 2,5 km.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]