Levponto
El Vikipedio
Levponto estas movebla ponto kiu povas esti mallevita kaj relevita.
Diversaj levpontoj [redakti]
Eniro de kastelo [redakti]
Preskaŭ ĉiuj kasteloj de la Mezepoko havis tian levponton, super la ĉirkaŭfosaĵo. Revelita, ĝi ebligis malpermesi la eniron al eventualaj atakantoj aŭ nedezirataj entruduloj. Ofte, por pli da sekureco, oni aldonis herson tuj post la levponto.
Baskula ponto [redakti]
Baskula ponto estas levponto kiu malfermiĝas per leviĝo de kontraŭpezitaj "folioj" aŭ "klapoj". Tiaj pontoj estas tre ofte renkontataj tie, kie ŝoseoj aŭ fervojoj devas transpasi navigeblan kanalon aŭ riveron.