Lex Barker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lex Barker
Lex Barker kun Karen Kondazian en 1973
Lex Barker kun Karen Kondazian en 1973
Persona informo
Lex Barker
Naskonomo Alexander Crichlow Barker, Jr.
Naskiĝo 8-an de majo 1919
en Ŝablono:Flagicon Rye, Novjorkio, Usono
Morto 11-an de majo 1973
en Ŝablono:Flagicon Novjorko, Novjorkio, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Princeton • Lernejo Phillips Exeter • Fessenden School vd
Familio
Patro Alexander Crichlow Barker Sr. vd
Edz(in)o Constanze Thurlow (1942-1950)
Arlene Dahl (1951-1952)
Lana Turner (1953-1957)
Irene Labhart (1957-1962)
Carmen G. Cervera (1965-1972)
Amkunulo Karen Kondazian vd
Infanoj Christopher Barker vd
Profesio
Okupo kantisto • filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1945–1970 vd
En TTT www.lexbarker.net
Aktorado
Fama rolo roloj de Tarzan
Old Shatterhand
Kara ben Nemsi
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lex BARKER, origine: Alexander Chrichlow BARKER Jr. (naskiĝis la 8-an de majo, 1919, mortis la 11-an de majo, 1973) estis usona aktoro.

Barker naskiĝis en Rye, Novjorkio. Li aktive partoprenis la Duan Mondmiliton kaj poste komencis filmkarieron. Post kelkaj malgrandaj roloj, li famiĝis en la rolo de Tarzan, kiun li en kvin filmoj prezentis.

Ekde 1957 por li estis malfacile, trovi bonajn rolojn en Usono, tiel li transloĝiĝis al Eŭropo. Tie li sukcesis daŭrigi sian filmkarieron. Li frapis la atenton de la publiko ekzemple kiel Old Shatterhand resp. Kara Ben Nemsi en filmigoj de verkoj de Karl May. Ankaŭ en la filmo La dolce vita de Federico Fellini li havis malgrandan rolon.

Kvin-foje li edziĝis; lia filo Christopher Barker ankaŭ fariĝis aktoro.

Lex Barker mortis en Novjorko de korinfarkto.

Listo de filmoj

  • Doll Face (1945)
  • Tarzan's Magic Fountain (1948)
  • Tarzan and the slave girl (1950)
  • Tarzan's Peril (1951)
  • Tarzan's Savage Fury (1952)
  • Tarzan and the She-Devil (1953)
  • La dolce vita (1959)
  • Der Schatz im Silbersee (1962) (filmita en Plitvice)
  • Winnetou I (1963)
  • Winnetou II (1964)
  • Old Shatterhand (1964)
  • Winnetou III (1965)
  • Twenty-Four Hours to Kill (1965)
  • Winnetou und das Halbblut Apanatschi (1966)
  • Winnetou und Old Shatterhand im Tal der Toten (1968)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.bear-family.de/mailorder/showoneproduct.html?lang=&p=BCD+15984 greke http://www.lexbarker.net greke http://www.tribute-to-lex-barker.net greke http://www.buchwurm.info/book/anzeigen.php?id_book=709