Lexikon für Theologie und Kirche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lexikon für Theologie und Kirche
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldonejo Verlag Herder
Ĝenro enciklopedio
vdr

La Lexikon für Theologie und Kirche (Leksikono por Teologio kaj Eklezio) (LThK) estas katolika teologia enciklopedio.

Ĉiuj eldonoj aperis en Herder-Verlag, Freiburg im Breisgau; la kutima scienca mallongigo estas LThK (kun la eldoncifero kiel eksponento).

Unua eldono 1930 ĝis 1938[redakti | redakti fonton]

La leksikono estiĝis en la jaroj 1930 ĝis 1938 per plena tralaboro de la pli aĝa kaj nur duvoluma Kirchliches Handlexikon (Eklezia manleksikono (Freiburg/Brsg. 1907/1912). Eldonis ĝin Michael Buchberger, kiu jam estis respondeca por la manleksikono. Kiel unua en la novtempo li klopodis oferti superrigardon de la teologio („summa theologiae“), tio signifas, kovri ĉiujn aspektojn de la katolika eklezio.

Dua eldono 1957 ĝis 1968[redakti | redakti fonton]

Duan tute perlaboritan version eldonis de 1957 ĝis 1968 Josef Höfer kaj Karl Rahner. Tiu eldono estis finita en fazo, en kiu la katolika eklezio estis en radikala ŝanĝo pro la Dua Vatikana Koncilio. Pro tio post la dek leksikonaj volumoj kun la registrovolumo oni aldonis tri pliajn volumojn kun la tekstoj de la Dua Vatikana Koncilio en latina kaj germana lingvoj. Tiel tiu eldono ampleksis 14 volumojn. En la 1980aj jaroj aperis malmultekosta poŝlibra eldono kiel studa apart-eldono.

Tria eldono 1993 ĝis 2001[redakti | redakti fonton]

La tria eldono aperis sub Walter Kasper en la jaroj 1993 ĝis 2001; ĝi denove ampleksas dek volumojn plus registrovolumo. Ĝi enhavas 26.000 ĝenerale ne tro longajn artikolojn sur 8.292 paĝoj. En 2006 aperis malmultekosta eldono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]