Leytron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leytron
Blazono de Leytron
Blazono de Leytron
Blazono de Leytron
Ovronnaz, komunumo Leytron
Ovronnaz, komunumo Leytron
Ovronnaz, komunumo Leytron
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Martigny
Koordinatoj  46° 11′ 15″ N 7° 12′ 33″ O / 46.18750 °N, 7.20917 °O / 46.18750; 7.20917 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 15″ N 7° 12′ 33″ O / 46.18750 °N, 7.20917 °O / 46.18750; 7.20917 (mapo)
Areo 26,85 km²
Alteco 485 m super marnivelo
Poŝtkodo 1912
Komunumkodo 6135
Mapo de Leytron
Mapo de Leytron
Situa mapo de Leytron
vdr

Leytron estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2758 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

La komunumo Leytron situas en la franclingva Suba Valezo, ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano. La orientan komunumlimon formas la rivero Losentse, en sudoriento la limon formas Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Leytron kaj Ovronnaz, kaj la setlejoj Les Moulins, Produit, Montagnon, Les Places, Le Four, Dugny, Morthey kaj Lui Teise. Ovronnaz estas kuracloko kun varmakva banejo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 26,85 km², de kiuj 24,7% estas kovritaj de arbaro, 30,8% servas por agrikulturo kaj 6,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Leytron limas en nordo kaj oriento al Chamoson, en sudsudoriento al Riddes, en sudo al Saillon, en okcidentosudokcidento kaj nordokcidento al Fully, en nordokcidento al eksklavo de Saillon, kaj en nordnordokcidento al Bex (VD).

Trafiko

Tra Leytron pasas en la valo la kantona ĉefvojo n-ro 9. La suda pinto de la komunumo limas al la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo Riddes situas 2 metrojn sude de la komunumlimo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Siono al Martigny kaj la lino de Leytron al Ovronnaz la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto. De Ovronnaz kabintelfero kondukas al Jorasse.

Historio

La unua dokumenta mencio de Leytron datiĝas el la jaro 1219 kiel Leitrun. Ek de mezepoko Leytron apartenis al la Flago kaj Subvoktejo Saillon kaj estis ek de 1033 persona havaĵo de la Grafo Ulriko la 1-a de Lencburgo, kiu ĝin transdonis al sia nevo Aymo de Savojo, la tiama episkopo de Siono. En la jaro 1475 ĝi estis konkerita de la Valezaj Dekonoj. Leytron estis dokumentita la unuan fojon kiel komunumo en la jaro 1315. En la jaro 1820 estis fondita la hodiaŭa komunumo post disiĝo de Saillon.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj Ligiloj

Bildoj