Lezga lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lezga
Лезги чІал
Parolata en Rusio, ankaŭ Azerbajĝano, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio, kaj Uzbekio
Regiono Suda Dagestano, okcidenta bordo de Kaspio, centra Kaŭkazio
Parolantoj proksimume 450000
Prononco [lezɡi ʧʼal]
Lingvistika klasifiko

Nordorienta kaŭkaza
Lezgaj lingvoj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 lez
  ISO 639-3 lez
v  d  r
Information icon.svg

Lezga lingvo estas lingvo parolata de la lezgoj nun en suda Dagestano (respubliko de Rusio) kaj en norda Azerbajĝano.

Enhavo

Klasifiko [redakti]

Lezga apartenas al la grupo de lezgaj lingvoj de la nordorienta kaŭkaza (dagestana) lingva familio.

Alfavit [redakti]

А а Б б В в Г г Гъ гъ Гь гь Д д Е е
Ё ё Ж ж З з И и Й й К к Къ къ Кь кь
КӀ кӀ Л л М м Н н О о П п ПӀ пӀ Р р
С с Т т ТӀ тӀ У у Уь уь Ф ф Х х Хъ хъ
Хь хь Ц ц ЦӀ цӀ Ч ч ЧӀ чӀ Ш ш Щ щ Ъ ъ
Ы ы Ь ь Э э Ю ю Я я

Geografia distribuo [redakti]

En 1996, lezga estis parolata de proksimume 257000 homoj en Rusio, ĉefe en suda Dagestano, kaj ankaŭ de 171400 homoj en Azerbajĝano. Lezga estas ankaŭ parolata en Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio, kaj Uzbekio. La tuteca kvanto de parolantoj estas proksimume 451000.

Oficiala statuso [redakti]

Lezga ne estas oficiala lingvo, sed estas unu de ses literaturaj lingvoj de Dagestano.

Parencaj lingvoj [redakti]

Estas dek lingvoj en la lezga lingva familio, nome: agula, tabasarana, Rutula, lezga, Caĥura, Budukh, Kryts, Khinalugh, Udi kaj Archi.

La Qusar-Quba dialekto parolata en Azerbajĝano diferenciĝas konsiderinde de la norma lingvo.

Gramatiko [redakti]

Lezga estas nekutima por nordorientaj kaŭkazaj lingvoj en tio ke ĝi ne havas substantivajn klasojn. Literatura lezga gramatiko havas 18 substantivajn kazojn, el kiuj 12 estas ankoraŭ uzataj en parola konversacio.

Bibliografio [redakti]

  • Haspelmath, Martin. 1993. A grammar of Lezgian - Gramatiko de lezga. (gramatika biblioteko Mouton; 9). Berlino & Novjorko: Mouton de Gruyter. – ISBN 3-11-013735-6
  • Talibov, Bukar B. kaj Magomed M. Gadžiev. 1966. Lezginsko-russkij slovarj - lezga-rusa vortaro. Moskva: Eld. Sovetskaja Enciklopedija.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Raporto por lezga de Ethnologue
Ekstera ligilo    Notoj pri la lezga lingvo
Ekstera ligilo    Lingvoj de la Monda raporto