Liĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En fantasto, liĉo (de la angla lich /ˈlɪtʃ/, kognato al nederlande lijk, germane Leiche, nordlanda lík kaj svede lik) estas klaso da malmortula estaĵo. Tio ofte estas la rezulto de transformiĝo, ĉar potenca magiisto aŭ reĝo avidanta eternan vivon, uzas magion aŭ ritaron por ligi ĝian intelekton kun ĝia amuleto kaj per tio atingi senmortecon. Liĉoj ofte havas aŭtoritaton super aliaj malmortuloj, tial ili ofte estas fimagiistoj (uzantoj de nigra magio).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "liĉo" devenas de lich. Ĉi tiu angla vorto origine signifas kadavron, kiel la kognatoj. La angla vorto derivas el la malnovangla vorto līċ tra la mezmalnovangla vorto lich. Ĉiuj ĝermanaj kognatoj ultime originas de praĝermana *līką ("korpo" kaj "kadavro"). La hind-eŭropa fonto de ĉi tiu vorto estas *līg- ("bildo, similaĝo" sed ankaŭ "sameco").

La signifo de "morta korpo" ankoraŭ aperas en vortoj kiel lychgatelichgate (pordo ĉe iuj kirkaj tombejoj malsuper kio ĉerko portempe restas), lichway (irejo sur kio oni portas ĉerkon), lichyard (tombejo), lichfowl (nokta birdo kiun oni trovas omena, kiel la korbo aŭ la strigo). Eble lichwort (oficina peritario) kaj lichwale (specio de boragacoj) ankaŭ rilatas al tiu vorto.

La nova senco de malmortula magiisto ekestas dum la 1970-aj jaroj.