Liam Kirk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liam Kirk (Foto provizita de la Familio Kirk kaj la Esperanto-Asocio de Irlando, kun permeso uzi ĝin. )

Liam KIRK (aŭ irlande: Liam Ó CUIRC; 192228-an de majo 2008, Dublino), estis veterana esperantisto kaj dum multaj jaroj piliero de la Esperanto-Asocio de Irlando.

En la postmilitaj jaroj, kiam li loĝis en urbeto Ballina, li fondis lokan esperantan klubon, priskribita kiel "certe la plej okcidenta en Eŭropo, frontante al la Granda Atlanta Oceano". Li fariĝis delegito de UEA, kaj poste Sekretario de EAI. En 1947, li ĉeestis la unuan postmilitan UK-on en Berno. Kiam li translokiĝis de Ballina al la ĉefurbo, kie li ĉefis departementon de la Irlanda Fervojo en stacidomo Heuston, li estis elektita vic-sekretario de la Dublina Esperanto-klubo, en kiu li instruis la lingvon al multaj lernantoj.

En 2001, li estis elektita respondeculo por eksteraj rilatoj de EAI, en kiu ofico li faris dediĉitan servon. Plie, li faris kaj konservis grandan kolekton de artikoloj kaj referencoj pri la irlanda asocio kaj efektive iĝis ĝia arkivisto. Li konstante kaj diligente laboris nacie kaj internacie por la esperanta afero. Sinsekve, li estis elektita vic-prezidanto, prezidanto kaj honora prezidanto de EAI. Li kompilis valoran verkon: Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando, presita kaj eldonita sur la retpaĝo de EAI. Li profunde amis Esperanton, kaj sian Irlandan lingvon, pri kiu li estis UEA-fakdelegito.

Fontoj: Esperanto-Asocio de Irlando, la familio Kirk, kaj la verko Mallonga Historio de la Esperanto-Movado en Irlando kun suplemento.